Shu Qianchun, membro de la partia komitato de eduka buroo de la distrikto Runzhou de Zhenjiang-urbo faras parolon
Ĵaŭde la konkurso de mallongaj filmoj "Teo kaj Amo" okazigita de Ĉina Radio Internacia kaj la Te-kultura Bazloko de Ĉinlingva Propaganda Agentejo eniris en elementajn lernejojn de Zhengjiang kaj sin prezentiĝis. La premiitoj el Ĉinio, Rusio, Ĉeĥio, Usono kaj Slovakio kaj 200 instruistoj kaj lernantoj de lokaj elementaj lernejoj partoprenis en la aktiveco. La aktiveco estas subtenata de Pekina Esperanto-Asocio, Zhenjiang-a Esperanto-Asocio kaj la elementa lernejo Baotalu.
Ĝenerala vicsekretario de Teo-Asocio de Zhenjiang Ma Chunyi faras parolon
Ĉi-foje oni prezentis kvar el la premiitaj filmoj taŭgaj por infanoj,nome la premiitaj filmoj "Teo ligas avon kaj nepon" (Tianjin-a Esperanto-Asocio), "Mi soifas" (Germanio, Svedio), "Granda Knabo" (Rusio) kaj "Patrino" (Ĉeĥio, Ĉinio kaj Slovakio). Verkisto kaj reĝisoro de la filmo "Patrino", Pavol Kaščák el Slovakio, dividis kun spektantoj rakonton pri la filmo, kaj tio ridigis la infanojn de tempo al tempo.
Lernantoj de la elementa lernejo Baotalu spektas filmojn
Lernanto parolas pri sia sento pri filmoj
2017 estas 100jariĝo de forpaso de kreinto de Esperanto L.L.Zamenhof. Ĉijare Ĉina Radio Internacia kaj esperantistoj el diversaj landoj kune organizas aktivecon de legado por celebri la "Zamenhof-Jaron". Vendrede okazis la aktiveco por legado en la elementa lernejo Baotalu. Lernantoj voĉlegis poemojn kaj prozaĵojn en la ĉina lingvo kaj Esperanto.
Rusa premiitino Olga Shiliaeva kaj lernanto kune voĉlegas poemon En la Domo
Lernantoj voĉlegas infankanton en Esperanto
Rusa premiitino Olga Shiliaeva diris, ke ilia prezentado estas ĝoje surpriza. Ŝi invitis ilin veni al Rusio kaj interŝanĝi opiniojn kun lokaj esperantistoj.
Lernantoj faras paĝosignon por la temo Teo kaj Amo
La elementa lernejo Baotalu havas longan historion kun Esperanto. Sinjoro Fu Naowu, pioniro de la ĉina Esperanto-movado disvolvis aktivecojn de Esperanto en la 30aj jaroj de la pasinta jarcento en la elementa lernejo Run Shang---origino de la elementa lernejo Baotalu. La lernejo starigis kurson de Esperanto en 1993 kaj organizis Esperanto-asocion. Shu Qianchun, membro de la partia komitato de eduka buroo de la distrikto Runzhou de Zhenjiang-urbo, citis parolon de ĉina fama esperantisto Wang Chongfang, dirante, ke ellerni fremdan lingvon signifas malfermi unu fenestron; ellerni Esperanton signifas malfermi ĉiujn fenestrojn al la mondo. Li diris, ke la filmprezentado kaj legado akcelos la E-movadon de la elementa lernejo.
Orkestro de tradiciaj muzikiloj de la elementa lernejo Baotalu faras prezentadon por premiitoj
La konkurso de mallongaj filmoj Teo kaj Amo (2016- 2017) ricevis 79 konkursaĵojn el 27 landoj de 4 kontinentoj, post faka juĝado kaj interreta voĉdonado naskiĝis 27 indikitaj filmetoj por premioj, 9 fakaj premioj, 3 filmetoj por specialaj premioj kaj 10 filmetoj por Premio de la publiko, resume la dua konkurso estas fruktodona.
Parolisto de E-redakcio de ĈRI Zhao Jianping donacas Esperanto-librojn kaj diskojn al estro de la elementa lernejo Baotalu Xu Qiang
La aktivecoj pri filmprezentado de 'Teo kaj Amo' kaj legado estos okazigitaj ankaŭ en Wuxi, Hangzhou, Jiangxi kaj Pekino.