Reprezentantoj vokas striktigi internaciajn kulturajn interŝanĝojn

(GMT+08:00) 2017-10-22 10:43:53     Redaktoro:Yu

Reprezentantoj el kulturaj rondoj por la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) vendrede kunsidis kun ĉinaj kaj alilandaj ĵurnalistoj pri kulturaj interŝanĝoj inter malsamaj landoj.

Xia Yongmin, direktoro de la Okcident-Azia kaj Afrika Centro de Ĉina Radio Internacia, diris en la kunveno, ke kulturo estas grava platformo por interkompreno inter malsamaj popoloj kaj ankaŭ bona enhavo de internacia disvastigo. En la lastaj jaroj Ĉina Radio Internacia konkudis serion da kulturaj interŝanĝoj, inkluzive de dublado de filmoj, por akceli reciprokan komprenon inter Ĉinio kaj aliaj landoj. Li diris, ke Ĉina Radio Internacia kaj la televido Hodiaŭa Rusio okazigis serion da aranĝoj pri la Silka Vojo, kaj dume estis invititaj raportistoj el diversaj landoj.

Liu Yuzhu, direktoro de la Ŝtata Administracio de Kulturaj Heredaĵoj, diris, ke reciproka kompreno inter malsamaj nacioj estas bazita sur kulturaj interŝanĝoj. De post kiam prezidanto Xi Jinping proponis la iniciaton de la Zono kaj Vojo, la Ŝtata Administracio de Kulturaj Heredaĵoj efektivigis 15 eksterlandajn arkeologiajn programojn kune kun 12 landoj laŭ la Zono kaj Vojo kaj helpis al 5 landoj laŭ la Zono kaj Vojo restaŭri kulturajn heredaĵojn. Liu diris, ke kun pliiĝo de la ampleksa forto de Ĉinio, la internacia komunumo havas pli fortan deziron kompreni Ĉinion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin