Ekis elektado de Ĉambro de Reprezentantoj de japana parlamento

(GMT+08:00) 2017-10-22 12:45:30     Redaktoro:Yu

La japanaj voĉdonantoj iris al pli ol 47 000 balotejoj dimanĉe, kiam komenciĝis elektado de la Ĉambro de Reprezentantoj de la japana parlamento aŭ la malsupra ĉambro.

La balotado decidos, ĉu la reganta koalicio de Liberal-Demokratia Partio povus gajni du trionojn da voĉoj por revizii konstitucion, kaj kiu partio povus fariĝi la plej granda opozicio anstataŭ la kolapsanta Demokratia Partio.

Entute 1 180 kandidatoj konkuras pri 465 sidlokoj de la Ĉambro de Reprezentantoj. Tri ĉefaj fortoj, nome Liberal-Demokratia Partio kaj la partio Komeito, Partio de Espero kaj Japana Restariga Partio, la Konstitucia Demokratia Partio, Japana Komunista Partio kaj Social-Demokratia Partio de Japanio, intense rivalos inter si.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin