Sekureca Konsilio de UN kondamnas teroristan atakon en Egiptio

(GMT+08:00) 2017-10-22 13:05:01     Redaktoro:Yu

La Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj sabate kondamnis per la plej fortaj vortoj la teroristan atakon vendrede en la dezerto El Wahat en Egiptio, kie granda nombro da policanoj estis mortigitaj kaj vunditaj.

En gazetara deklaro de prezidanto de la Sekureca Konsilio Francois Delattre, la membroj de la konsilio esprimis sian plej profundan simpation kaj kondolencon al la familioj de la viktimoj kaj la registaro de Egiptio, kaj deziris rapidan kaj plenan resaniĝon al la vunditoj.

La Sekureca Konsilio emfazis la bezonon alporti efektivigantojn, organizantojn, financantojn kaj sponsorojn de ĉi tiuj riproĉindaj teroristaj agoj al justeco kaj urĝis ĉiujn ŝtatojn kunlabori aktive kun la egipta registaro kaj ĉiuj gravaj aŭtoritatoj ĉi-rilate.

La konsilio reasertis, ke ĉiuj teroristaj agoj estas krimaj kaj nepravigeblaj malgraŭ iu ajn homo, pro iu ajn motivo kaj en iu ajn loko kaj tempo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin