Rumanaj aŭskultantoj de ĈRI zorgas pri 19a Nacia Kongreso de KPĈ

(GMT+08:00) 2017-10-22 16:43:19     Redaktoro:Yu

Rumanaj amikoj zorgas pri la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, kiu malfermiĝis la 18an de oktobro en Pekino. Ili legis aŭ aŭskultis raportojn pri la kongreso per brodkastaj platformoj de la rumanlingva servo de Ĉina Radio Internacia, kaj esprimis siajn zorgojn kaj atendojn pri la estonteco de Ĉinio per retmesaĝoj.

Gheorghe Vicentiu, prezidanto de la Asocio por Rumana-Ĉina Amikeco, diris en sia mesaĝo al ĈRI, ke la raporto farita de Xi Jinping estas inspira. Li menciis precipe la firman volon de la KPĈ pri batalo kontraŭ korupto kaj ĝiajn atingojn, opiniante, ke la spertoj de la KPĈ estas lernindaj por aliaj landoj.

Aŭskultanto Elena Barbu diris, ke Ĉinio sub la gvidado de la KPĈ akiris grandajn atingojn en ĉiuj kampoj, kreante la ĉinan miraklon, kaj ŝi kredas, ke la ĉina popolo sub la gvidado de la KPĈ certe realigos la ĉinan revon kaj la grandan rejuniĝon de la ĉina nacio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin