Novaĵoj  (Oktobro 24)

(GMT+08:00) 2017-10-24 17:12:26     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 24a de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Fermiĝis la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio; Usona ŝtatsekretario Tillerson vizitis Afganion. Nun bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La 19a Nacia Kongreso de la Komunisma Partio de Ĉinio (KPĈ) finiĝis marde en Pekino, post kiam la nova Centra Komitato de la KPĈ kaj la nova Centra Disciplin-Kontrola Komisiono estis elektitaj.

Reprezentantoj al la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio adoptis rezoluciojn pri la raporto de la 18a Centra Komitato de la KPĈ, la laborraporto de la Centra Disciplin-Kontrola Komisiono kaj la amendo al la Statuto de la KPĈ, en la ferma kunveno de la kongreso.

La 19a Centra Komitato de la KPĈ elektos laŭvice la Politikan Buroon, la Konstantan Komitaton de la Politika Buroo kaj la ĝeneralan sekretarion en sia unua plena sesio merkrede.

La amendo al la Statuto de la Komunista Partio de Ĉinio estis aprobita marde. Ĝi prenas la penson de Xi Jinping pri socialismo kun ĉinaj trajtoj por nova epoko kiel novan parton de la gvidilo por agado de la Partio.

La amendo unuanime konsentita de reprezentantoj de la Partio metas la penson de Xi Jinping pri socialismo kun ĉinaj trajtoj por nova epoko kune kun Marksismo-Leninismo, la Penso de Mao Zedong, la Teorio de Deng Xiaoping, la Teorio de Tri Reprezentantoj kaj la Scienca Vidpunkto pri Disvolvado.

Rezolucio de la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ diris, ke por respondi al nuntempa disvolviĝo kaj integri teorion kun praktiko, ĉinaj komunistoj, kun Xi kiel la ĉefa reprezentanto, formis la penson de Xi Jinping pri socialismo kun ĉinaj trajtoj por nova epoko depost la 18a Nacia Kongreso de la KPĈ.

Xi Jinping diris en la ferma kunveno de la la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ, ke la ĉina socialisma sistemo montras grandan forton kaj vivecon, la ĉina popolo kaj la ĉina nacio brakumas brilan perspektivon. Li diris: "Nia partio montras fortan, firman kaj viglan gvidadon. Vivante en tiel granda epoko, ni ĉiuj estas pli memfidaj kaj fieraj kaj ankaŭ sentas pezan respondecon."

Pasis jam 96 jaroj post la establiĝo de la KPĈ, 68 jaroj post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, kaj 39 jaroj post la komenciĝo de reformo kaj pordmalfermo.

Xi diris, ke la KPĈ unuigis kaj gvidis la ĉinan popolon kaj la ĉinan nacion komplete fini la mizeran staton de malnova Ĉinio, kiu estis tiranita de fremdlandaj agresantoj ekde la Opia Milito de 1840, kaj tute sin liberigi el malriĉeco kaj malforteco.

Laŭ la Statuto de la Partio, la plej alta gvida instanco de la KPĈ estas la Nacia Kongreso kaj la Centra Komitato, kiun ĝi elektas, kaj ĉiuj institucioj kaj membroj de la Partio submetiĝas al la Nacia Kongreso kaj la Centra Komitato.

La Nacia Kongreso de la KPĈ okazas en ĉiu kvina jaro kaj estas kunvokita de la Centra Komitato. La nombro da reprezentantoj al la Nacia Kongreso kaj la proceduro reganta ilian elekton devas esti deciditaj de la Centra Komitato.

Usona ŝtatsekretario Rex Tillerson surprize vizitis Kabulon kaj okazigis intertraktadon kun afgana prezidento Ashraf Ghani lunde. Tio estis lia unua vizito al la lando de post lia enoficiĝo kiel usona ŝtatsekretario.

Deklaro publikigita de la usona ambasadorejo en Kabulo diris, ke Tillerson diris dum interparolo kun Ghani, ke la nova strategio prenita de Usono en la sud-azia regiono montris, ke Usono volas klopodi kune kun la afgana registaro kaj aliaj landoj en la regiono por trakti terorisman minacon kaj realigi pacon de Afganio. La deklaro diris ankaŭ, ke Ghani emfazis, ke la afagana registaro konservos sekurecon de la nacio kaj interesojn de la popolo per reformoj.

La 21an de aŭgusto usona prezidento Donald Trump anoncis novan strategion pri Afganio, emfazante, ke Usono ne retiros siajn trupojn el Afganio, kaj ke la usona armeo decidos operacon laŭ realaj kondiĉoj, sed ne laŭ planita horaro.

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris lunde dum renkontiĝo kun vizitanta iraka ministro pri eksterlandaj aferoj Ibrahim Jafari en Moskvo, ke Rusio respektas teritorian integrecon de Irako kaj urĝas Irakon solvi ĉiujn problemojn per dialogo.

Rilate la septembran referendumon pri sendependeco en la kurda aŭtonoma regiono, Lavrov reasertis, ke Rusio respektas la suverenecon kaj teritorian integrecon de Irako kaj opinias, ke ĉiuj problemoj devas esti solvitaj per inkluziva nacia dialogo sub la kondiĉo engaĝi ĉiujn etnajn, religiajn kaj politikajn grupojn kaj konsideri iliajn interesojn.

La du ministroj interŝanĝis opiniojn ankaŭ pri situacio de la batalo kontraŭ terorismo. Ili diskutis pri nunaj taskoj alfrontataj de la du landoj kaj la internacia komunumo en la batalo kontraŭ terorismo.

Jafari diris, ke Irako ĉiam volas plibonigi rilatojn kun Rusio kaj opinias, ke nun la duflankaj rilatoj en la kampoj de ekonomio, politiko kaj sekureco estas sur tre bona nivelo. Li fine esprimis dankon al Rusio kaj aliaj landoj pro ilia subteno al la iraka batalo kontraŭ terorismo.

Palestina prezidento Mahmoud Abbas diris lunde dum intervjuo kun ĉinaj amaskomunikiloj, ke por realigi nacian repacigon, la palestina registaro ĉiutage klopodas, tamen ĝi bezonas tempon kaj toleremon por atingi tiun ĉi celon.

Abbas diris, ke Palestino donas gravecon precipe al la repaciga procezo sub la mediaciado de Egiptio; lastatempe la Palestina Liberiga Organizo kaj la Palestina Islama Rezist-Movado subskribis gravan interkonsenton pri detaloj de nacia repacigo, kaj tiu ĉi interkonsento estas efektivigita laŭgrade.

Li rimarkigis, ke en Gazao ne povas esti starigita ŝtato, tamen sen Gazao ne povas esti palestina ŝtato. Palestino havas unuecajn aŭtoritatojn, leĝojn kaj armitajn fortojn, kaj ĝi ne bezonas milicojn kaj gerilanojn. Li aldonis, ke Palestino deziras realigi nacian repacigon, tamen ĝi ne esperas intervenon de iu jan.

Iraka ĉefministro Haider al-Abadi diris lunde, ke bati terorismon restas unu el zorgoj de la iraka registaro.

Abadi faris la rimarkojn, kiam li renkontiĝis kun vizitanta usona ŝtatsekretario Rex Tillerson en Bagdado. Ili interŝanĝis opiniojn pri batalo kontraŭ terorismo kaj la streĉeco inter la centra registaro kaj la kurda aŭtonoma regiono.

La oficejo de iraka ĉefministro publikigis deklaron post ilia renkontiĝo, dirante, ke Abadi akcentis, ke bati terorismon restas unu el la zorgoj de la iraka registaro, kaj la registara armeo daŭrigos operacon por reakiri regionojn sub la regado de ekstremistoj kaj protekti landliman sekurecon.

Abadi diris, ke la disaranĝo de la registara armeo lastatempe en Kirkuk estis legitima kaj konforma al la konstitucio. Li emfazis, ke tio ne estas milito de la centra registaro kontraŭ kurdoj, kiuj estas parto de la iraka popolo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin