Xi Jinping interparolis kun herbradikaj membroj de KPĈ

(GMT+08:00) 2017-10-23 09:22:28     Redaktoro:Yu

Kiam Xi Jinping sidiĝis por interparoli kun herbradikaj membroj de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), neniu estis certa, kiel iros la konversacio. Xi, reprezentanto de Guizhou-provinco, ĵaŭde aliĝis al grupa diskuto kun aliaj reprezentantoj de la sudokcidenta provinco, kiuj estas en Pekino por la 19a Nacia Kongreso de la Komunisma Partio de Ĉinio (KPĈ). Li aŭskultis paroladojn de aliaj reprezentantoj kaj diris, ke li tre ĝojas aliĝi al diskuto de la delegacio kaj petas aliajn reprezentantojn transdoni lian sinceran saluton al oficialuloj kaj popol-amasoj de ĉiuj entnaj grupoj en Guizhou.

Xi diris, ke en la pasintaj kvin jaroj Guizhou serioze efektivigis decidojn kaj aranĝojn de la centra registaro kaj akiris progreson en diversaj kampoj. Li aldonis, ke la atingo de Guizhou estas miniaturo de la rapida progreso akirita de la partio kaj ŝtato de post la 18a Nacia Kongreso de la KPĈ, kaj la atingo pruvis, ke estis ĝustaj ĝenerala politiko kaj decidoj faritaj de la KPĈ de post la 18a Nacia kongreso.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin