Centr-aziaj amaskomunikiloj fokusiĝis al 19a Nacia Kongreso de KPĈ

(GMT+08:00) 2017-10-23 09:22:28     Redaktoro:Yu

Amaskomunikiloj de Kazaĥio, Uzbekio kaj Taĝikio fokusiĝis al la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kiu fermiĝis la 18a de oktobro en Pekino.

La nacia novaĵ-agentejo de Kazaĥio lastatempe aperigis kelkajn artikolojn pri la raporto farita de Xi Jinping al la 19a Nacia Kongreso. Korespodanto de la novaĵ-agentejo en Ĉinio kelkfoje citis la paroladon de Xi en siaj raportoj pri la kongreso. La novaj-agentejo diris, ke post ampleksa analizado de enlanda kaj internacia situacio kaj naciaj kondiĉoj, Ĉinio prenos du-paŝan strategion kaj finkonstruos sin en demokratian, harmonian kaj socialisman grandan landon en la mezo de tiu ĉi jarcento.

La uzbeka ĵurnalo UzDaily diris en sia raporto pri la kongreso, ke post senlaca klopodo Ĉinio eniris novan periodon de disvolvado kaj komponas novan belan rakonton. La raporto diris, ke malgraŭ diversaj defioj, la KPĈ estas memfida pri atingo de difinitaj celoj, kaj Ĉinio firme iras al la brila estonteco.

La taĝika novaĵ-agentejo AVESTA diris en sia raporto, ke la 19a Nacia Kongreso estas atentata de la tuta mondo ekde sia preparo. Pli ol 1 800 fremdlandaj ĵurnalistoj estas en Pekino por raportado pri la kongreso, kaj tio pruvis senĉesan kreskon de la internacia influo de Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin