Usona ŝtatsekretario: Estas tempo por solvi golfan krizon

(GMT+08:00) 2017-10-23 12:08:24     Redaktoro:Yu

Usona ŝtatsekretario Rex Tillerson diris dimanĉe, ke estas tempo por solvi la golfan krizon.

Tillerson faris la rimarkojn en komuna gazetara konferenco kun katara ministro pri eksterlandaj aferoj Sheikh Mohammed Bin Abdulrahman Thani. Li diris, ke usona prezidento Donald Trump jam komunikiĝis kun gvidantoj de rilataj landoj kaj akcentis al ili, ke estas tempo por solvi la golfan krizon.

Mohammed diris, ke Kataro persistas pri dialogo bazita sur la principo, ke ĝi ne damaĝas nacian politikon kaj internacian leĝon.

Tillerson atingis Kataron post vizito al Saud-Arabio. Tio estis lia dua vizito al golfaj landoj en kvar monatoj.

En la 5a de junio, Saud-Arabio kaj aliaj tri landoj deklaris rompi diplomatiajn rilatojn kun Kataro pretekste, ke ĝi subtenis terorismon kaj rompis regionan sekurecon. Poste kelkaj aliaj landoj sinsekve deklaris rompi diplomatiajn rilatojn kun Kataro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin