Iraka elekt-komisiono proponis 12an de majo por ĝenerala elekto

(GMT+08:00) 2017-10-23 13:13:03     Redaktoro:Yu

Oficialulo el la irana elekt-komisiono dimanĉe diris, ke la komisiono proponis la 12an de majo 2018 kiel daton de la venontaj parlamentaj elektoj por la venonta kvar-jara leĝdona periodo.

La Konsilio de Komisaroj de la Sendependa Alta Elekt-Komisiono proponas al la kabineto de ĉefministro Haider al-Abadi la novan daton de la elektoj de la parlamento por la venonta leĝdona periodo.

Laŭ la iraka konstitucio, la parlamentaj elektoj devas esti okazigitaj almenaŭ 45 tagojn antaŭ la fino de la aktuala leĝdona periodo, kaj la dato de la elektoj devas esti difinita per rezolucio de la kabineto de Abadi en kunordiĝo kun la Sendependa Alta Elekt-Komisiono. La dato de elektoj devas esti ratifita poste de la aktuala parlamento.

La antaŭaj ĝeneralaj elektoj de Irako okazis la 30an de aprilo 2014. Tiam irakanoj elektis 328 leĝdonantojn por la parlamento, kiu siavice elektis Abadi por formi inkluzivan registaron el la ŝijaista alianco, kurdoj kaj sunaistoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin