Usono vokas Saud-Arabion kaj Irakon kune konservi regionan sekurecon

(GMT+08:00) 2017-10-23 14:03:41     Redaktoro:Yu

Usona ŝtatsekretario Rex Tillerson diris dimanĉe en Riado, ke Usono esperas, ke Saud-Arabio kaj Irako, la du plej grandaj landoj en Mez-Oriento, kunigos siajn manojn por konservi regionan sekurecon.

Tillersono tiutage ĉeestis la unuan kunvenon de la kunordiga komitato de Saud-Arabio kaj Irako, kiun kunprezidis saud-arabia reĝo Salman bin Abdulaziz Al Saud kasj iraka ĉefministro Haider al-Abadi. Tillerson diris, ke la okazigo de la kunveno reflektas boniĝon de rilatoj inter Saud-Arabio kaj Irako, kaj estas granda potencialo de kunlaboro inter la du landoj. Usono pretas liveri helpon kaj subtenon por daŭra plibonigo de rilatoj kaj intensigo de kunlaboro inter la du landoj.

Salman diris, ke la regiono alfrontas defiojn de ekstremismo, terorismo kaj sekureca demando, kaj pri tio ili devas esti singardaj. Abadi diris, ke la regiono ne povas toleri ian ajn intencon pri splitiĝo, kaj interveno en alies internajn aferojn devas esti haltigita.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin