Penso pri socialismo kun ĉinaj trajtoj por nova epoko vekis grandan atenton

(GMT+08:00) 2017-10-23 14:37:35     Redaktoro:Yu

Lastatempe, la penso de Xi Jinping pri socialismo kun ĉinaj trajtoj por nova epoko vekis grandan atenton de la internacia komunumo, kaj la kapablo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) en heredado, novigo kaj disvolvado de terorio estis vaste laŭdita.

Ivona Ladjevac, esploristo el la serba internacia politika kaj ekonomia instituto, diris, ke la penso de Xi Jinping pri socialismo kun ĉinaj trajtoj por nova epoko spegulas ĝustan juĝon de la KPĈ pri la situacio, kaj ĝi faris la plej bonan elekton.

Gennadi Ziuganov, prezidanto de la Centra Komitato de la Komunista Partio de la Rusa Federacio, diris, ke la KPĈ tre gravigas sian teorian disvolvadon kaj gvidas la praktikon de regado per teoria novigado. Sub la gvidado de la KPĈ, la lando akiris rimarkindajn atingojn. Ĝiaj fortoj en ekonomio, politiko kaj nacia defendo kontinue kreskis. La brilaj atingoj akiritaj en la lastaj kvin jaroj povas pruvi, ke teoria novigado estas forta garantio de sukceso.

Singapura ĵurnalo Lianhe Zaobao diris en sia raporto, ke la penso de Xi Jinping pri socialismo kun ĉinaj trajtoj por nova epoko gravigas historian heredadon kaj substrekas progreson kun la tempo. La argumento pri ĉefa kontraŭdiro alfrontata de la ĉina socio en la nova epoko enkorpigas precizan komprenon de la KPĈ pri la realo de la lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin