Novaĵoj (Oktobro 23)

(GMT+08:00) 2017-10-23 16:40:10     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 23a de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: La penso de Xi Jinping pri socialismo kun ĉinaj trajtoj por nova epoko vekis grandan atenton;Usono vokas Saud-Arabion kaj Irakon kune konservi regionan sekurecon. Nun bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Lastatempe, la penso de Xi Jinping pri socialismo kun ĉinaj trajtoj por nova epoko vekis grandan atenton de la internacia komunumo, kaj la kapablo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) en heredado, novigo kaj disvolvado de terorio estis vaste laŭdita.

Ivona Ladjevac, esploristo el la serba internacia politika kaj ekonomia instituto, diris, ke la penso de Xi Jinping pri socialismo kun ĉinaj trajtoj por nova epoko spegulas ĝustan juĝon de la KPĈ pri la situacio, kaj ĝi faris la plej bonan elekton.

Gennadi Ziuganov, prezidanto de la Centra Komitato de la Komunista Partio de la Rusa Federacio, diris, ke la KPĈ tre gravigas sian teorian disvolvadon kaj gvidas la praktikon per teoria novigado. Sub la gvidado de la KPĈ, la lando akiris rimarkindajn atingojn. Ĝiaj fortoj en ekonomio, politiko kaj nacia defendo kontinue kreskis. La brilaj atingoj akiritaj en la lastaj kvin jaroj povas pruvi, ke teoria novigado estas forta garantio de sukceso.

Singapura ĵurnalo Lianhe Zaobao diris en sia raporto, ke la penso de Xi Jinping pri socialismo kun ĉinaj trajtoj por nova epoko gravigas historian heredadon kaj substrekas progreson kun la tempo. La argumento pri ĉefa kontraŭdiro alfrontata de la ĉina socio en la nova epoko enkorpigas precizan komprenon de la KPĈ pri la realo de la lando.

Multaj ĉinoj aspiras al la venonta Ĉinio kun blua ĉielo, verda tero, pura akvo kaj belaj pejzaĝoj. Ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) Xi Jinping unuafoje prezentis en la raporto al la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ la celon konstrui Ĉinion en grandan modernan socialisman landon, kiu estas prospera, forta, demokratia, kulture progresinta, harmonia kaj bela kaj amplekse eksplikis la strategion pri akcelado de sistema reformo de ekologia civilizacio, antaŭenigo de verda evoluigo kaj konstruado de bela Ĉinio. Multaj transmaraj ĉinoj diris, ke plibonigo de ekologio estas jarmila programo por kontinua disvolvado de la ĉina nacio.

Chen Xueqin, estro de la societo de ĉinoj el Fujian-provinco en la usona ŝtato Sud-Kalifornio, diris, ke la raporto al la 19a Nacia Kongreso diris, ke la ĉefa kontraŭdiro alfrontata de la ĉina socio en la nova epoko estas tiu inter neekvilibra kaj nesufiĉa disvolviĝo kaj la ĉiam kreskantaj bezonoj de la popolo pri pli bona vivo. Chen diris, ke de post la komenco de reformo kaj pordmalfermo, Ĉinio akiris rimarkindan atingon en disvolvado de ekonomio, kaj samtempe ĝi pagis grandan koston de ekologia medio. Nun la ĉina popolo forte aspiras al bela hejmlando kun blua ĉielo, verda tero kaj pura akvo.

Usona ŝtatsekretario Rex Tillerson diris dimanĉe en Riado, ke Usono esperas, ke Saud-Arabio kaj Irako, la du plej grandaj landoj en Mez-Oriento, kunigos siajn manojn por konservi regionan sekurecon.

Tillersono ĉeestis la unuan kunvenon de la kunordiga komitato de Saud-Arabio kaj Irako, kiun kunprezidis saud-arabia reĝo Salman bin Abdulaziz Al Saud kasj iraka ĉefministro Haider al-Abadi. Tillerson diris, ke la okazigo de la kunveno reflektas boniĝon de rilatoj inter Saud-Arabio kaj Irako, kaj estas granda potencialo de kunlaboro inter la du landoj. Usono pretas liveri helpon kaj subtenon por daŭra plibonigo de rilatoj kaj intensigo de kunlaboro inter la du landoj.

Tillerson diris dimanĉe, ke estas tempo por solvi la golfan krizon. Li faris la rimarkojn en komuna gazetara konferenco kun katara ministro pri eksterlandaj aferoj Sheikh Mohammed Bin Abdulrahman Thani. Li diris, ke usona prezidento Donald Trump jam komunikiĝis kun gvidantoj de rilataj landoj kaj akcentis al ili, ke estas tempo por solvi la golfan krizon.

Tillerson atingis Kataron post vizito al Saud-Arabio. Tio estis lia dua vizito al golfaj landoj en kvar monatoj.

La japana reganta Liberal-Demokratia Partio gajnis plimulton en la dimanĉa elekto de la malsupra ĉambro de la parlamento.

Ĝis la 3a horo lunde frumatene, la rezulto de la elekto de la 48a Ĉambro de Reprezentantoj de la japana parlamento montris, ke la reganta koalicio konsistanta el la Liberal-Demokratia Partio kaj la partio Komeito gajnis 312 sidlokojn, pli ol du trionojn de la totala nombro. Ses sidlokoj ankoraŭ ne estis deciditaj, tamen tio jam ne povas influi la finan rezulton.

La Liberal-Demokratia Partio gajnis 283 el entute 465 sidlokoj de la Ĉambro de Reprezentantoj. Alia membro de la reganta koalicio, la partio Komeito, gajnis 29 sidlokojn. Tiel la reganta koalicio akiris entute 312 sidlokojn, pli ol du trionojn de la totala nombro.

La egipta oficiala ĵurnalo Al-Ahram raportis dimanĉe, ke tiutage en sia plena kunveno la egipta parlamento aprobis la dekreton de prezidento pri refoja longigo de la tutlanda krizostato je tri monatoj.

La 12an de oktobro egipta prezidento Abdel-Fattah al-Sisi publikigis dekreton pri longigo de la tutlanda krizostato je tri monatoj. Egipta ĉefministro Sherif Ismail Mohamed diris dimanĉe, ke la nuna krizostato estas necesa proceduro.

La egipta Ministerio de Internaj Aferoj sabate publikigis deklaron, konfirmante, ke 16 policanoj estis mortigitaj vendrede en terorista atako en la dezerto El Wahat.

La 9an de aprilo, okazis bombatakoj kontraŭ preĝejoj respektive en la nordaj urboj Tanta kaj Aleksadrio, mortigante almenaŭ 45 homojn. La ekstremisma grupo Islama Ŝtato deklaris sian respondecon pri la atakoj. Du tagojn poste la egipta parlamento voĉdone aprobis la efektivigon de tri-monata krizostato en la tuta lando. En la 10a de julio la krizostato estis longigita je tri monatoj.

Oficialulo el la iraka elekt-komisiono dimanĉe diris, ke la komisiono proponis la 12an de majo 2018 kiel daton de la venontaj parlamentaj elektoj por la venonta kvar-jara leĝdona periodo.

La Konsilio de Komisaroj de la Sendependa Alta Elekt-Komisiono proponas al la kabineto de ĉefministro Haider al-Abadi la novan daton de la elektoj de la parlamento por la venonta leĝdona periodo.

Laŭ la iraka konstitucio, la parlamentaj elektoj devas esti okazigitaj almenaŭ 45 tagojn antaŭ la fino de la aktuala leĝdona periodo, kaj la dato de la elektoj devas esti difinita per rezolucio de la kabineto de Abadi en kunordiĝo kun la Sendependa Alta Elekt-Komisiono. La dato de elektoj devas esti ratifita poste de la aktuala parlamento.

La antaŭaj ĝeneralaj elektoj de Irako okazis la 30an de aprilo 2014. Tiam irakanoj elektis 328 leĝdonantojn por la parlamento, kiu siavice elektis Abadi por formi inkluzivan registaron el la ŝijaista alianco, kurdoj kaj sunaistoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin