Filmkonkurso "Teo kaj Amo" eniris en Wuxi

(GMT+08:00) 2017-10-24 08:57:34     Redaktoro:Selena

La aktiveco pri filmprezentado kaj legado estis okazigita en la Eksperimenta Elementa Lernejo Anzhen de Wuxi

La 20-an de oktobro, la konkurso de mallongaj filmoj "Teo kaj Amo" okazigita de Ĉina Radio Internacia, Hangzhou-a registaro kaj la Te-kultura Bazloko de Ĉinlingva Propaganda Agentejo eniris en la Eksperimentan Elementan Lernejon Anzhen de la urbo Wuxi kaj sin prezentis. Esperantistoj el Pekino kaj Wuxi kaj instruistoj kaj lernantoj de 13 elementaj lernejoj de la kvartalo Xishan de Wuxi, sume 390 homoj, partoprenis en la aktiveco. La aktiveco estas subtenata de Eduka Buroo de la kvartalo Xishan de Wuxi, Centro de Aktivecoj por Gejunuloj de la kvartalo Xishan de Wuxi, Wuxi-a Esperanto-Asocio kaj aliaj koncernaj departementoj.

Sin prezentis la filmo Mi soifas

Filmoj ridigis infanojn

Ĉi-foje oni prezentis du el la premiitaj filmoj taŭgaj por infanoj, nome la filmojn "Mi soifas" (Germanio, Svedio) kaj "Patrino" (Ĉeĥio, Ĉinio kaj Slovakio).

Estrino de la Eksperimenta Elementa Lernejo Anzhen, Ni Kaiyan, faris parolon

Estrino de la Eksperimenta Elementa Lernejo Anzhen, Ni Kaiyan, faris parolon, dirante, ke la koncepto de la elementa lernejo konformas al la spirito de Esperanto. Ŝi aldonis, ke ĉifoje oni kolektiĝas pro Esperanto, estas kredeble, ke la spirito de Esperanto kunfandiĝos kun la kulturo de la elementa lernejo.

Vicestro de Eduka Buroo de la kvartalo Xishan de Wuxi, Fan Zhong, resumis la aktivecon

Vicestro de Eduka Buroo de la kvartalo Xishan de Wuxi, Fan Zhong, diris, ke pro la aktiveco pri filmprezentado kaj legado, la semo de Esperanto estas disvastigita en la kvartalo Xishan, kaj Esperanto-movado de Xishan startos de la elementa lernejo.

Lernantoj deklamis ĉinajn tradiciajn poemojn

Lernanto laŭte legis Esperanto-poemon La Vojo

En tiu tago ankaŭ okazis la aktiveco pri legado. Sume 28 programeroj de 13 elementaj lernejoj de la kvartalo Xishan estis premiitaj.

Ĉefa parolisto de Ĉina Radio Internacia Zhao Jianping donacas Esperanto-librojn kaj diskojn al Estrino de la Eksperimenta Elementa Lernejo Anzhen, Ni Kaiyan

Lernantoj de la lernejo faris prezentadon de vuŝu-o, tradicia ĉina luktarto

La konkurso de mallongaj filmoj Teo kaj Amo (2016- 2017) ricevis 79 konkursaĵojn el 27 landoj de 4 kontinentoj, post faka juĝado kaj interreta voĉdonado naskiĝis 27 indikitaj filmetoj por premioj, 9 fakaj premioj, 3 filmetoj por specialaj premioj kaj 10 filmetoj por Premio de la publiko, resume la dua konkurso estas fruktodona. En la fino de oktobro, partaj premiitoj el diversaj landoj de la mondo kolektiĝos en Ĉinio.

Lernantoj kaj gastigantoj en la aktiveco

2017 estas 100jariĝo de forpaso de kreinto de Esperanto L.L.Zamenhof kaj ankaŭ estas 130jariĝo de kreado de Esperanto. Universala Asocio de Esperanto nomis la jaron "Zamenhof-Jaro". La aktivecoj pri filmprezentado kaj legado estas unu el aktivadoj de la "Zamenhof-Jaro".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin