KPĈ elektis novan Centran Komitaton

(GMT+08:00) 2017-10-24 13:59:43     Redaktoro:Yu

La Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) marde malkaŝis novan gvidantaron, elektante la 19an Centran Komitaton de la KPĈ por gvidi la Partion dum la venontaj kvin jaroj.

La 19a Centra Komitato de la KPĈ elektos laŭvice la Politikan Buroon, la Konstantan Komitaton de la Politika Buroo kaj la ĝeneralan sekretarion en sia unua plena sesio merkrede.

Laŭ la Statuto de la Partio, la plej alta gvida instanco de la KPĈ estas la Nacia Kongreso kaj la Centra Komitato, kiun ĝi elektas, kaj ĉiuj institucioj kaj membroj de la Partio submetiĝas al la Nacia Kongreso kaj la Centra Komitato.

La Nacia Kongreso de la KPĈ okazas en ĉiu kvina jaro kaj estas kunvokita de la Centra Komitato. La nombro da delegitoj al la Nacia Kongreso kaj la proceduro reganta ilian elekton devas esti deciditaj de la Centra Komitato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin