Fermiĝis 19a Nacia Kongreso de KPĈ

(GMT+08:00) 2017-10-24 13:59:38     Redaktoro:Yu

La 19a Nacia Kongreso de la Komunisma Partio de Ĉinio (KPĈ) finiĝis marde en Pekino, post kiam la nova Centra Komitato de la KPĈ kaj la nova Centra Disciplin-Kontrola Komisiono estis elektitaj.

Reprezentantoj al la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) adoptis rezoluciojn pri la raporto de la 18a Centra Komitato de la KPĈ, la laborraporto de la Centra Disciplin-Kontrola Komisiono kaj la amendo al la Statuto de la KPĈ, en la ferma kunveno de la kongreso.

La 19a Centra Komitato de la KPĈ elektos laŭvice la Politikan Buroon, la Konstantan Komitaton de la Politika Buroo kaj la ĝeneralan sekretarion en sia unua plena sesio merkrede.

Laŭ la Statuto de la Partio, la plej alta gvida instanco de la KPĈ estas la Nacia Kongreso kaj la Centra Komitato, kiun ĝi elektas, kaj ĉiuj institucioj kaj membroj de la Partio submetiĝas al la Nacia Kongreso kaj la Centra Komitato.

La Nacia Kongreso de la KPĈ okazas en ĉiu kvina jaro kaj estas kunvokita de la Centra Komitato. La nombro da reprezentantoj al la Nacia Kongreso kaj la proceduro reganta ilian elekton devas esti deciditaj de la Centra Komitato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin