Komunikaĵo de unua plena sesio de 19a Centra Komitato de KPĈ

(GMT+08:00) 2017-10-25 12:21:43     Redaktoro:Selena

Merkrede en Pekino, la 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio okazigas sian unuan plenan sesion. 204 membroj kaj 172 kandidato-membroj de la Centra Komitato ĉeestis la sesion.

Xi Jinping prezidis la kunvenon kaj faris gravan paroladon post elektiĝo kiel la ĝenerala sekretario de la 19a Centra Komitato de la KPĈ.

En la kunveno estis elektitaj membroj de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo kaj ĝenerala sekretario de la Centra Komitato. Laŭ propono de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato, estis aprobita membroj de sekretariejo de la Centra Komitato kaj estis deciditaj membroj de la Centra Milita Komisiono; estis aprobitaj ankaŭ sekretario, vicsekretario kaj konstantaj komitatanoj elektitaj en la unua plena sesio de la 19a Centra Disciplin-Kontrola Komisiono de la Komunista Partio de Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin