Novaĵoj  (Oktobro 25)

(GMT+08:00) 2017-10-25 16:26:45     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 25a de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Xi Jinping estis elektita kiel ĝenerala sekretario de la 19a Centra Komitato de KPĈ;la UN festas sian 72an datrevenon per diversaj aranĝoj. Nun bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Merkrede en Pekino fermiĝis la unua plena sesio de la 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Xi Jinping estis elektita kiel la ĝenerala sekretario de la 19a Centra Komitato de la KPĈ.

La 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio okazigis sian unuan plenan sesion. Entute 204 membroj de la Centra Komitato kaj 172 kandidatoj por membroj ĉeestis la sesion, kiun prezidis Xi.

En la kunveno, estis elektitaj membroj de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo kaj ĝenerala sekretario de la Centra Komitato. Laŭ propono de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo, estis aprobitaj membroj de sekretariejo de la Centra Komitato kaj estis deciditaj membroj de la Centra Milita Komisiono; estis aprobitaj ankaŭ sekretario, vicsekretario kaj konstantaj komitatanoj elektitaj en la unua plena sesio de la 19a Centra Disciplin-Kontrola Komisiono de la KPĈ.

Xi Jinping, nove elektita ĝenerala sekretario de la 19a Centra Komitato de la KPĈ, diris, ke Ĉinio strebas por daŭripova kaj sana ekonomia kresko en 2019, kiu markas la 70an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko.

Xi faris la rimarkojn merkrede, kiam li renkontiĝis kun raportistoj post la unua plena sesio de la 19a Centra Komitato de la KPĈ.

Xi diris, ke la partio agos laŭ la nova vido por disvolvado, kaj strebos por daŭripova kaj sana ekonomia kresko, kiu profitigas homojn en Ĉinio kaj la tuta mondo. La nova gvidantaro daŭrigos siajn penojn por plenumi ĉiujn taskojn en la 13a Kvinjara Plano, disvolvi novajn planojn por la estonteco de Ĉinio, kaj antaŭenigi disvolvadon de diversaj aferoj.

Xi diris, ke la partio devas sekvi popol-orientitan filozofion pri evoluigo kaj akiri senĉesan progreson por pliigi kontentecon de la popolo kaj realigi komunan prosperon de ĉiuj. La aspiroj de la popolo pri pli bona vivo devas ĉiam esti la fokuso de la partiaj klopodoj. Li promesis, ke Ĉinio klopodos kune kun aliaj landoj por konstrui komunumon de la komuna estonteco kaj faros novan kaj pli grandan kontribuon por paco kaj disvolvado de la homaro.

Xi diris al raportistoj, ke Ĉinio bonvenigas objektivajn raportojn kaj konstruemajn sugestojn. Ĉinio ne bezonas troajn laŭdojn de aliaj, tamen ĝi bonvenigas objektivajn raportojn kaj konstruemajn sugestojn. Li instigis membrojn de la gazetaro pli multe viziti kaj rigardi Ĉinion, citante la ĉinan proverbon, ke "estas pli bone vidi unufoje ol aŭdi cent fojojn.

Li fine reasertis, ke Ĉinio finkonstruos modere prosperan socion en ĉiuj aspektoj en 2020.

La sukcesa fermiĝo de la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio vekis grandan atenton de la internacia komunumo. Rusaj amaskomunikiloj ĝenerale opiniis, ke la penso de Xi Jinping pri socialismo kun ĉinaj trajtoj por nova epoko gvidos la ĉinan popolon en realigo de granda rejuniĝo de la ĉina nacio kaj la ĉina revo; la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ ne nur decidis la planon de Ĉinio pri disvolvado, sed ankaŭ zorgas pri la estonteco de la mondo.

Rusaj ĉefaj amaskomunikiloj marde aperigis artikolojn pri la fermiĝo de la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ kaj raportis pri diversaj informoj de la kongreso. La penso de Xi Jinping pri socialismo kun ĉinaj trajtoj por nova epoko, batalo kontraŭ korupto kaj disvolvado de ekonomio fariĝis temoj plej multe diskutitaj de la rusa publiko.

La Rusa Novaĵ-Agentejo raportis, ke la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ, kiu fermiĝis marde en Pekino, elektis la novan Centran Komitaton de la KPĈ kaj adoptis la rezolucion pri amendo al la Statuto de la KPĈ, kiu prenas la penson de Xi Jinping pri socialismo kun ĉinaj trajtoj por nova epoko kiel parton de la gvidilo por la agado de la partio.

Konstantin Kokarev, vicdirektoro de la Rusa Instituto pri Strategiaj Studoj, diris, ke la plano pri disvolvado de socialismo kun ĉinaj trajtoj por nova epoko, prezentita de Xi en la raporto al la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ, gvidos la ĉinan popolon en realigo de granda rejuniĝo de la ĉina nacio kaj la ĉina revo. Post la kongreso, la KPĈ plu strikte regos la partion kaj batos korupton.

La 24a de oktobro ĉi-jare markis la 72an datrevenon de la fondiĝo de la Unuiĝintaj Nacioj. La stabejo de la UN okazigis diversajn aranĝojn por festi la datrevenon.

Prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de la UN Miroslav Lajčák faris paroladon en ceremonio festantan la datrevenon. Li diris, ke nun ŝanĝiĝis la defioj alfrontataj de la mondo, tamen la homaro ne devas ŝanceli sian rezolutecon pri la traktado de defioj. Ĉiuj landoj devas intensigi la agadon por plenumi celojn de la Ĉarto de la UN, tio estas konservi pacon kaj sekurecon de la mondo, starigi amikajn rilatojn inter ŝtatoj, solvi ekonomiajn, sociajn, kulturajn kaj homanecajn demandojn kaj antaŭenigi respekton al homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj de homoj.

La Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj marde ne povis adopti la rezolucion pri longigo de taskperiodo de la komuna enket-mekanismo de la UN pri kemiaj armiloj en Sirio.

Tiutage 11 landoj voĉdonis por la rezolucio, 2 landoj voĉdonis kontraŭ ĝi, kaj du aliaj sin detenis. Rusio kaj Bolivio voĉdonis kontraŭ la rezolucio, Ĉinio kaj Kazaĥio sin detenis. La rezolucio ne povis esti adoptita pro la opono de Rusio, konstanta membro de la Sekureca Konsilio.

Antaŭ la voĉdono, Vasily Nebenzya, konstanta reprezentanto de Rusio al la UN, diris, ke diskuto pri la longigo de taskperiodo de la komuna enket-mekanismo devas esti okazigita post publikigo de enketraporto pri la kemia atako, kiu okazis en la siria provinco Idlib en la 4a de aprilo.

Pakistana ĉefministro Shahid Khaqan Abbasi diris marde dum renkontiĝo kun vizitanta usona ŝtatsekretario Rex Tillerson, ke Pakistano klopodos ekstermi enlandajn terorismajn fortojn kaj volas intensigi kunlaboron kun Usono en la kampoj de sekureco kaj ekonomio.

La oficejo de pakistana ĉefministro diris tiuvespere en deklaro, ke en la renkontiĝo Abbasi konigis al Tillerson la rimedojn prenitajn de Pakistano kaj ĝian kontribuon por la batalo kontraŭ terorismo.

La usona ambasadorejo al Pakistano diris en sia deklaro, ke Tillerson kaj Abbasi interŝanĝis opiniojn pri kunlaboro inter la du landoj kaj aliaj demandoj de komuna zorgo. Tillerson reasertis la starpunkton de usona prezidento Donald Trump kaj opiniis, ke Pakistano devas intensigi la batalon kontraŭ terorismo por elimini ekstremistojn kaj teroristojn en la lando. Li aldonis, ke bati la ekstremisman grupon Islama Ŝtato, elimini terorismajn fortojn en Sud-Azio kaj konstrui pacan kaj stabilan Afganion konformas al interesoj de Usono kaj Pakistano ambaŭ.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin