Rusa medio fokusiĝis pri fermiĝo de 19a Nacia Kongreso de KPĈ

(GMT+08:00) 2017-10-25 12:48:03     Redaktoro:Yu

La sukcesa fermiĝo de la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) vekis grandan atenton de la internacia komunumo. Rusaj amaskomunikiloj ĝenerale opiniis, ke la penso de Xi Jinping pri socialismo kun ĉinaj trajtoj por nova epoko gvidos la ĉinan popolon en realigo de granda rejuniĝo de la ĉina nacio kaj la ĉina revo; la 19a nacia Kongreso de la KPĈ ne nur decidis la planon de Ĉinio pri disvolvado, sed ankaŭ zorgas pri la estonteco de la mondo.

Rusaj ĉefaj amaskomunikiloj marde aperigis artikolojn pri la fermiĝo de la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ kaj raportis pri diversaj informoj de la kongreso. La penso de Xi Jinping pri socialismo kun ĉinaj trajtoj por nova epoko, batalo kontraŭ korupto kaj disvolvado de ekonomio fariĝis temoj plej multe diskutitaj de la rusa publiko.

La Rusa Novaĵ-Agentejo raportis, ke la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ, kiu fermiĝis marde en Pekino, elektis la novan Centran Komitaton de la KPĈ kaj adoptis la rezolucion pri amendo al la Statuto de la KPĈ, kiu prenas la penson de Xi Jinping pri socialismo kun ĉinaj trajtoj por nova epoko kiel parton de la gvidilo por la agado de la partio.

Konstantin Kokarev, vicdirektoro de la Rusa Instituto pri Strategiaj Studoj, diris, ke la plano pri disvolvado de socialismo kun ĉinaj trajtoj por nova epoko, prezentita de Xi Jinping en la raporto al la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ, gvidos la ĉinan popolon en realigo de granda rejuniĝo de la ĉina nacio kaj la ĉina revo. Post la kongreso, la KPĈ plu strikte regos la partion kaj batos korupton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin