Xi Jinping: Reformo kaj malfermo estas ŝlosilaj por ĉina estonteco

(GMT+08:00) 2017-10-25 12:57:15     Redaktoro:Pluveta

Xi Jinping diris al en- kaj ekster-landaj amaskomunikiloj, ke la jaro 2018 markos 40 jariĝon de la reformo kaj malfermo de Ĉinio. Reformo kaj malfermo estas ŝlosilaj por la estonteco de Ĉinio. La Komunista Partio de Ĉinio resumos la spertojn, plu antaŭenpuŝos modernon de la sistemo kaj kapablo de la ŝtatregado, firme profundigos la reformon kaj grandigos la malfermon por ke la reformo kaj la malfermo antaŭenigu unu la alian. Xi Jinping firme kredis, ke certe realiĝos la nacia rejuniĝo dum la procezo de la reformo kaj malfermo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin