Interreto plus maljunula vivtenado—Yunnan esploras novan formon por feliĉigi maljunulojn

(GMT+08:00) 2017-10-25 09:40:18     Redaktoro:祃璟琳

 

En la nuna epoko, vivtenado de maljunuloj jam estas unu el neignoreblaj sociaj demandoj. En la subprovinco Dali, Yunnan-provinco de sudokcidenta Ĉinio, ĝis la jarfino de 2015, la nombro de maljunuloj pliaĝaj ol 60 jaroj kalkuliĝis al 526,2 miloj, okupante 14,5% de la totala populacio de la subprovinco kaj la cifero laŭ antaŭkalkulo atingos 700 milojn en 2020. Por trakti maljunuliĝon kaj plibonigi la vivon de maljunuloj, en la jaro 2016 la registaro kaj la Nanshan Hospitalo kune investis tri milionojn da juanoj por establi la Centron de Informatika Servo pri Maljunula Vivtenado de Dali, kiu sin dediĉas al altkvalita servo al maljunuloj de la subprovinco. Ĝi ankaŭ kreis novan formon de maljunula vivtenado en hejmo.

Chen Mei, estro de la oficejo de Buroo pri Civilaj Aferoj de Dali-subprovinco, konigis, ke tio estas unu el gravaj rimedoj de Dali por maljunula vivtenado. Ŝi diris:

  "Ni prenas la manieron de 'interreto plus' por vivtenado de maljunuloj kaj la Buroo de Civilaj Aferoj de Dali establis la informatikan centron de maljunula vivtenado. Nun la centro kolektis kaj kunordigis materialojn de maljunuloj pli aĝaj ol 60 jaroj por establi datenbankon de maljunuloj de Dali-subprovinco. La centro ankaŭ kunlaboras kun maljunula universitato por okazigi surretan kurson, en kiu lokaj maljunuloj povas akcepti edukon sen foriro el hejmo. Cetere la centro liveras servon de surreta konsultiĝo kaj kuracado. Ankaŭ supermerkatoj, apotekoj kaj kompanioj pri ekspreso, funebrado kaj aliaj partoprenis en la centro."

Post trimonata klopodado, nun la Centro de Informatika Servo pri Maljunula Vivtenado de Dali atingis interkonsenton kun 6 ŝtataj hospitaloj kaj povas liveri kuracan servon al lokaj maljunuloj. La hospitaloj ankaŭ establis verdan kanalon por ke maljunuloj loĝantaj en loĝkvartaloj servataj de la centro ĝuu pli rapidan kaj pli facilan kuracadon. Tio ŝparis tempon de kuracado kaj samtempe multe altigis garantion de sano kaj vivkvaliton de maljunuloj.

 

Krom malfermo de verda kanalo al maljunuloj en hospitaloj, la ordinara vivo de maljunuloj estas unu el ĉefaj enhavoj de la informatika centro. La centro liveras publikajn informojn al maljunuloj. Vicestro de la centro s-ro Yang Qi difinis ĝin la urĝa telefonnumero aparte al maljunuloj. Li diris:

"La informatika centro estas parto de la maljunula varmlinio de la Ministerio de Civilaj Aferoj. Nia serva telefonlinio estas la urĝa linio de lokaj maljunuloj kaj la informatika centro servas kiel komandejo de la varmlinio. Ni kunligas materialojn rilatajn al maljunula vivtenado por pli facile servi al ili."

Surbaze de la koncepto "el la socio kaj por la socio", la centro ekvarbis volontulojn kaj bonkorajn entreprenojn ekde la kuranta majo. Ĝis nun preskaŭ 2 000 entreprenoj, komercistoj, asocioj kaj volontulaj societoj aliĝis al la centro por liveri konsultiĝon je miloj da fojoj. S-ro Yang Qi, vicestro de la centro diris:

  "Nun ni havas pli ol 700 volontulojn kaj pli ol 160 kunlaborajn entreprenojn. Ankaŭ iuj funkciaj departementoj de la registaro kunlaboras kun la centro. Nun la centro servas al 67 mil maljunuloj de gubernio Xiaguan kaj ĉiutage faras konsultiĝon je cent fojoj."

  La telefonado de maljunuloj ĉiam estas tasko de laborantoj en la centro. Iuj petas helpon kaj iuj bezonas simpation. Laborantoj de la centro ne nur devas kunordigi resursojn por solvi la problemojn, sed ankaŭ havas profesiajn kuracajn kaj psikologiajn sciojn. 27jara Xiao Zhiyan estas unu el 17 oficialaj laborantoj de la centro kaj servas kiel telefonisto. Ŝi diris:

  "Antaŭe mi laboris en la Nanshan Kadukulejo kiel flegistino. La centro bezonas profesiajn laborantojn kun spertoj, do mi aktive petis la laboron. Mi povas doni al maljunuloj pli profesian servon. Estas mia honoro vidi, ke pli kaj pli multaj maljunuloj fidas nian centron."

La funkcio de "interreto plus" de la centro estas perfektigata. Maljunuloj povas uzi Wechat kaj aplikajn softvarojn de poŝtelefono por serĉi helpon kaj akiri informojn pri kuracado, medikamento, turismo, ktp. Estis preskaŭ fondita la modelo de maljunula vivtenado. Yang Qi konigis:

  "Ĉijare ni ĉefe laboras por fondi modelon kaj ni planas venontjare kovri trionon de gubernioj de la provinco Yunnan kaj ene de du jaroj ni klopodas kovri 12 guberniojn kaj urbojn de la provinco kaj liveri servon al 640 mil maljunuloj."

Cetere ankaŭ enorde iras aliaj rimedoj por plibonigi vivtenadon de maljunuloj en Dali. Ekde 2011, la subprovinco Dali investis sume 13 milionojn da juanoj por konstrui la servan sistemon de maljunula vivtenado. Estis konstruitaj aŭ renovigitaj 13 publikaj kadukulejoj, 48 kamparaj kadukulejoj kaj 156 servaj centroj de enhejma vivtenado. En la estonteco la Centro de Informatika Servo pri Maljunula Vivtenado espereble estos reproduktita en la tuta provinco Yunnan aŭ la tuta lando kiel ekzemplo de maljunula vivtenado de "interreto plus" kaj liveros pli bonefikan kaj bonkvalitan servon al maljunuloj, kiuj ĝuas modernan emeritiĝinta vivon en la informatika epoko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin