Novaĵoj  (Oktobro 26)

(GMT+08:00) 2017-10-26 16:46:41     Redaktoro:邱杰明

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 26a de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Usona kaj rusa prezidentoj gratulas al Xi Jinping; Palestino kondamnas israelan decidon pri grandigo de setlejoj. Nun bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Usona prezidento Donald Trump merkrede gratulis ĉinan prezidanton Xi Jinping pro lia reelektiĝo kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).

Trump esprimis sian gratulon en telefona konversacio kun Xi. Li ankaŭ gratulis al Xi pro la sukcesa fermiĝo de la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ.

Trump diris, ke la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ altiris tutmondan atenton, kaj ankaŭ li donis grandan atenton al gravaj politikaj mesaĝoj elsenditaj de prezidanto Xi en la kongreso.

Rilate sian baldaŭan ŝtatan viziton al Ĉinio, Trump diris, ke usonanoj varme diskutas pri la vizito, kaj li atendas renkonti prezidanton Xi en Pekino por plene interŝanĝi opiniojn pri plifortigo de kunlaboro inter la du landoj kaj pri internaciaj kaj regionaj demandoj de komunaj zorgoj.

Xi dankis Trump por la gratulo kaj diris, ke la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ, kiu desegnis planon por la estonta disvolvado de Ĉinio, estas tre grava. Li akcentis, ke kiel li diris en la raporto al la kongreso, Ĉinio sekvos la vojon de paca disvolvado, persistos en kungajna strategio de malfermo, grandigos konverĝajn interesojn kun ĉiuj aliaj landoj kaj antaŭenigos kunordigon kaj kunlaboron inter ĉefaj potencoj de la mondo. Li emfazis, ke Ĉinio atribuas grandan gravecon al la rilatoj kun Usono kaj volas antaŭenigi la longtempan, sanan kaj stabilan disvolvadon de duflankaj rilatoj surbaze de reciproka respekto kaj reciproka profito. Parolante pri la baldaŭa vizito de Trump al Ĉinio, Xi diris, ke li esperas plani kun Trump en Pekino la venontan disvolvadon de la ĉina-usonaj rilatoj por akceli kunlaboron inter la du landoj, alporti verajn profitojn al la du popoloj kaj fari pli grandajn kontribuojn al regionaj kaj internaciaj paco, stabileco kaj prospero.

Rusa prezidento Vladimir Putin merkrede sendis mesaĝon al Xi Jinping, esprimante sian gratulon pro lia reelektiĝo kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ.

Putin diris en sia mesaĝo, ke la rezulto de la elekto plene reflektas la aŭtoritaton de Xi kaj pruvas, ke la politiko, prezentita de Xi por akceli ekonomian kaj socian disvolviĝon de Ĉinio kaj firmigi ĝian internacian pozicion, gajnis vastan konsenton. Li kredis, ke la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ helpos firmigi ampleksan strategian partnerecon inter Rusio kaj Ĉinio. Li aldonis, ke li volas labori kun Xi por konduki kunlaboron en ĉiuj kampoj kaj antaŭenigi konstrueman kunordigon inter la du landoj en traktado de regionaj kaj internaciaj demandoj.

Xi Jinping, reelektita ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, merkrede diri, ke la KPĈ kaj Kuomintango devas kontribui al la paca disvolviĝo de rilatoj inter la du bordoj de la tajvana markolo kaj la granda rejuniĝo de la ĉina nacio.

Xi faris la komenton en respondo al la gratulo sendita de Wu Den-yih, prezidanto de Kuomintango.

En sia gratula mesaĝo, Wu diris, ke danke al la komunaj klopodoj de la du partioj, la transmarkolaj rilatoj ŝanĝiĝis de streĉa kontraŭstaro al paca disvolviĝo. Wu diris, ke li esperas, ke Kuomintango kaj la KPĈ persistos plu en la Konsento de 1992, profundigos reciprokan fidon kaj plifortigos kunlaboron por akiri novan progreson de paca disvolviĝo de la du bordoj.

En sia respondo, Xi esprimis esperon, ke la du partioj firme konservos en memoro la bonfarton de samlandanoj sur la du bordoj de la markolo kaj la interesojn de la ĉina nacio. Li diris, ke la du partioj devas firmigi la ekzistantajn politikajn fundamentojn, pliigi reciprokan fidon kaj plifortigi kunlaboron, por kontribui al la paca disvolviĝo de la transmarkolaj rilatoj kaj la granda rejuniĝo de la ĉina nacio.

Proparolanto de la Internacia Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ anoncis ĵaŭde en Pekino, ke de la 31a de oktobro ĝis la 3a de novembro, Song Tao, direktoro de la Internacia Departemento, vizitos Vjetnamion kaj Laoson kiel speciala sendito de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la la Centra Komitato de la KPĈ, por informi ilin pri la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ.

La Palestina Nacia Aŭtoritato merkrede kondamnis decidon de la israela registaro pri konstruado de 176 novaj apartamentoj en la israelaj setlejoj en Orient-Jerusalemo.

Nabil Abu Rudeina, proparolanto de la prezidanto de la Palestina Nacia Aŭtoritato, diris en oficiala deklaro, ke la palestinanoj vokas al la usona registaro interveni por haltigi la decidon.

Abu Rudeina diris en deklaro publikigita en oficiala novaĵ-agentejo, ke esence, ĉiuj setlejaj aktivecoj sur la palestina teritorio estas kontraŭleĝaj, laŭ la rezolucio 2334 de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj. Li emfazis, ke realigi justan kaj ampleksan pacon bezonas starigon de sendependa palestina ŝtato kun Orient-Jerusalemo kiel ĝia ĉefurbo sur la landlimoj de 1967."

Abu Rudeina ankaŭ petis la registaron de la prezidento Donald Trump tuj interveni por savi la klopodojn, kiujn ili faris por rekomenci la pacan procezon en Mez-Oriento.

Antaŭe, la israela ĵurnalo Haaretz Daily raportis, ke la komitato pri planado kaj konstruado, kiu apartenas al la israela municipo Jerusalemo, konsentis pri la konstruo de 176 apartamentoj en la urbo.

La registaro de la kurda aŭtonoma regiono en Irako merkrede proponis frostigi la rezulton de referendumo por ebenigi la vojon al dialogo kun la centra registaro.

La registaro de la kurda regiono publikigis deklaron, dirante, ke la regiono proponas frostigi la rezulton de referendumo kaj tuj komenci dialogon kun la centra registaro laŭ la iraka konstitucio. La deklaro akcentis, ke la regiono ne intencas batali kontraŭ la centra registaro kaj tuj haltigos ĉiujn militajn agojn en la kurda administracia regiono.

Afganaj amaskomunikiloj raportis merkrede, ke la afgana filio de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato konfliktis kun lokaj talibanaj batalistoj en la norda afgana provinco Jowzjan en la lastaj kelkaj tagoj, kaj almenaŭ 52 batalistoj estis mortigitaj.

La ĵurnalo Afghanistan Times raportis, ke proparolanto de la provinca registaro de Jowzjan diris, ke la armita konflikto daŭris kvar tagojn en vilaĝo en la okcidenta parto de la provinco, mortigante almenaŭ 52 batalistojn de la du flankoj. Krome, almenaŭ 5 civiluloj estis vunditaj, kaj iuj aliaj rifuĝis.

La raportoj diris, ke la konflikto ankoraŭ ne finiĝis, kaj simptomoj montris, ke la talibana grupo kolektas personojn por refoja atako.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin