Xi vokas al KPĈ kaj Kuomintango kontribui al transmarkolaj rilatoj

(GMT+08:00) 2017-10-27 10:19:57     Redaktoro:Yu

Xi Jinping, reelektita ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunisma Partio de Ĉinio (KPĈ), merkrede diris, ke la KPĈ kaj Kuomintango devas kontribui al la paca disvolviĝo de rilatoj inter la du bordoj de la tajvana markolo kaj la granda rejuniĝo de la ĉina nacio.

Xi faris la komenton en respondo al la gratulo sendita de Wu Den-yih, prezidanto de Kuomintango, pro lia reelektiĝo kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ.

En sia gratula mesaĝo, Wu diris, ke danke al la komunaj klopodoj de la du partioj, la transmarkolaj rilatoj ŝanĝiĝis de streĉa kontraŭstaro al paca disvolviĝo. Wu diris, ke li esperas, ke Kuomintango kaj la KPĈ persistos plu en la Konsento de 1992, profundigos reciprokan fidon kaj plifortigos kunlaboron por akiri novan progreson de paca disvolviĝo de la du bordoj.

En sia respondo, Xi esprimis esperon, ke la du partioj firme konsevos en la memoro la bonfarton de samlandanoj sur la du bordoj de la markolo kaj la interesojn de la ĉina nacio. Li diris, ke la du partioj devas firmigi la ekzistantajn politikajn fundamentojn, pliigi reciprokan fidon kaj plifortigi kunlaboron, por kontribui al la paca disvolviĝo de la transmarkolaj rilatoj kaj la granda rejuniĝo de la ĉina nacio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin