Novaĵoj (Oktobro 27)

(GMT+08:00) 2017-10-27 16:04:27     Redaktoro:Ema

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 27a de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi telefone konversaciis kun sia rusa paralelulo Putin; La Sekureca Konsilio de la UN esprimas maltrankvilon pri streĉeco en Irako. Nun bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris ĵaŭde, ke Rusio estas ampleksa strategia partnero de kunordigo por Ĉinio, kaj kia ajn ŝanĝo okazos en la internacia areno, Ĉinio ne ŝanĝos sian decidon profundigi rilatojn kun Rusio.

Xi faris la rimarkojn dum telefona konversacio kun rusa prezidento Vladimir Putin. Li diris, ke Ĉinio ne povas sin disvolvi en izoleco for de la mondo, kaj ĝi volas labori kun Rusio por antaŭenigi duflankajn rilatojn kaj akiri efektivajn fruktojn por profitigi popolojn de la du landoj kaj la tuta mondo.

Dum la konversacio, Putin gratulis Xi pro lia reelektiĝo kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Putin ankaŭ esprimis gratulon por la sukcesa fermiĝo de la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ.

Xi dankis sian rusan paralelulon pro la gratuloj kaj diris, ke la ĵus finita kongreso formulis ĝeneralan principon kaj gvidilon por la estonta disvolvado de la partio kaj Ĉinio, kaj tio reflektis la fortan konsenton de ĉiuj 89 milionoj da partiaj membroj. La KPĈ havas la fidon kaj kapablon konduki la ĉinan popolon al la celo de la granda rejuniĝo de la ĉina nacio, kaj tio estas la historia respondeco kaj misio de la KPĈ.

Putin diris, ke estas tre grave, ke la penso de Xi Jinping pri socialismo kun ĉinaj trajtoj por nova epoko estis establita dum la kongreso, kaj la atingoj de la kongreso plene pruvis la fidon kaj subtenon de la ĉina popolo al la KPĈ gvidata de Xi. Putin esprimis sincerajn dezirojn, ke Xi konduku la KPĈ, la plej grandan politikan partion de la mondo, senĉese akiri novajn atingojn.

Ĵaŭde en regula gazetara konferenco, proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris, ke la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) adoptis la rezolucion pri amendo al la Statuto de la KPĈ kaj enskribis la iniciaton de la Zono kaj Vojo en la statuton. Tio sufiĉe enkorpigas la decidemon kaj fidon, ke sub la gvidado de la KPĈ, Ĉinio atribuas grandan gravecon al konstruado de la Zono kaj Vojo kaj firme antaŭenigas internacian kunlaboron pri la Zono kaj Vojo.

Geng diris, ke la rezolucio pri amendo al la Statuto de la KPĈ klare proponis enskribi la iniciaton de Zono kaj Vojo en la statuton. De post kiam ĝenerala sekretario de la KPĈ Xi Jinping prezentis la iniciaton de la Zono kaj Vojo en aŭtuno de 2013, la konstruado de la Zono kaj Vojo glate iris, akiris rimarkindan atingon kaj estis vaste konsentita kaj subtenita de la internacia komunumo, kaj pli multaj landoj aliĝis al la kunlaboro. La enskribo de la iniciato en la statuton de la KPĈ montros direkton kaj aldonos grandan movforton por konstruado de la Zono kaj Vojo kun ĉiuj flankoj en la nova epoko, starigo de novtipaj internaciaj rilatoj kaj konstruado de la komunumo de komuna futuro de la homaro.

La Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj ĵaŭde esprimis sian maltrankvilon pri pliiĝanta streĉeco kaj raportoj pri perforto inter la iraka federacia armeo kaj kurdaj radikaluloj, kaj urĝis dialogon por la unueco de Irako.

Francois Delattre, franca ambasadoro al la UN, kiu servas kiel ĉi-monata prezidanto de la Sekureca Konsilio, diris, ke la membroj de la konsilio petas rilatajn partiojn sin deteni de la uzo de armita forto aŭ de minaco per armita forto kaj aliĝi al konstruema dialogo por mildigi la streĉecon kaj konservi la irakan unuecon. Li diris, ke la Sekureca Konsilio rimarkis, ke la centra registaro de la iraka federacio kaj la registaro de la kurda regiono ambaŭ esprimis la volon de dialogo, kaj ĝi esperas, ke la du partioj frue decidos horaron por la dialogo. Li aldonis, ke la membroj de la Sekureca Konsilio respektas la suverenecon, teritorian integrecon kaj unuecon de Irako kaj reasertas la bezonon koncentri energion sur la batalon kontraŭ la ekstremisma grupo Islama Ŝtato.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris ĵaŭde en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio esperas, ke ĉiuj rilataj partioj de Irako sin detenos, frue venos en akordon pri solvo konsideranta interesojn de ĉiuj partioj kaj kune konservos stabilecon de la lando kaj la regiono.

La registaro de la kurda regiono merkrede publikigis deklaron, dirante, ke ĝi volas frostigi la rezulton de la referendumo kaj komenci dialogon kun la centra registaro. Ĝi vokis al la registara armeo tuj haltigi la batalon kun la armita forto de la regiono.

La usona Ministerio de Financo ĵaŭde deklaris novajn sankciojn kontraŭ sep individuoj kaj tri entoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) pro mistrakto de homaj rajtoj

Usona ministro pri financo Steven Mnuchin diris en deklaro, ke la novaj sankcioj celas militajn kaj reĝimajn oficistojn de la KDPR, kiuj partoprenis en senhonta mistrakto de homaj rajtoj. Mnuchin aldonis, ke celitaj estas ankaŭ financaj institucioj de Pjongjango, kiuj intencas subteni la reĝimon per eksterlanda mono akirita per deviga laboro.

Sendito de la Unuiĝintaj Nacioj al Jemeno, Ismail Ould Cheikh Ahmed, merkrede proponis novan vojmapon por restarigi konfidon inter la rivalaj fortoj de Jemeno kiel preparan paŝon por fini la internan militon de la lando.

En gazetara deklaro distribuita de oficejo de la sendito de la UN kaj akirita de la novaĵ-agentejo Xinhua, Ould Cheikh Ahmed deklaris sian novan proponon en gazetara konferenco en la saud-arabia ĉefurbo Riado. La propono estis farita post la vizito de la sendito al Saud-Arabio, kie li renkontiĝis kun ekzilita jemena prezidento Yemeni Abd-Rabbu Mansour Hadi kaj altrangaj saud-arabiaj oficialuloj. Ould Cheikh diris, ke ili nun konsideras paŝojn, kiuj povas esti prenitaj de ĉiuj rivalaj partioj de Jemeno por restarigi konfidon kaj antaŭenigi efektivigeblan intertraktadon. Li aldonis, ke ĉi tiuj paŝoj estas bazitaj sur tri kolonoj: restarigi la interkonsenton pri ĉesigo de malamikaj agoj, rekonstrui konfidajn rimedojn kaj reveni al la tablo de intertraktado kun la celo atingi kompletan pacan interkonsenton.

La kenjaj voĉdonantoj ĵaŭde refoje iris al balotejoj en la diversaj lokoj de la lando por la refoja elekto de prezidenteco. La balotado komenciĝis je la 6a horo laŭ loka tempo.

Estis proksimume 20 milionoj da registritaj voĉdonantoj en la lando. En la lasta balotado, kiu okazis en la 8a de aŭgusto, ok kandidatoj konkuris pri la posteno. La nuna prezidento Uhuru Kenyatta kaj opozicia gvidanto Raila Odinga estis la ĉefaj konkurantoj. En la 11a de aŭgusto, la Sendependa Komisiono pri Elekto kaj Landlimoj publikigis la rezulton, anoncante, ke Kenyatta estis reelektita. Sed Odinga rifuzis la rezulton kaj apelaciis ĉe la Plej Supera Kortumo. La 1an de septembro la kortumo decidis, ke la rezulto estas nevalida, kaj postulis okazigi refojan balotadon ene de 60 tagoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin