Novaĵoj (Oktobro 30)

(GMT+08:00) 2017-10-30 16:49:14     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 30a de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ŝtataj aŭ politikpartiaj gvidantoj de iuj landoj gratulis Xi Jinping; la Komunista Partio de Ĉinio promesis akiri ampleksan venkon en batalo kontraŭ korupto. Sekve estos la programero Saluton, Esperantujo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Lastatempe, ŝtataj aŭ politikpartiaj gvidantoj de iuj fremdaj landoj gratulis Xi Jinping pro lia reelektiĝo kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) per telefonvoko aŭ mesaĝo.

Jacob Zuma, sud-afrika prezidento kaj prezidanto de la Afrika Nacia Kongreso, diris en sia mesaĝo, ke en la nomo de la Afrika Nacia Kongreso kaj sud-afrika prezidento kaj en sia nomo, li esprimas plej varman gratulon al kamarado kaj frato Xi pro lia reelektiĝo kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ.

Kamboĝa reĝo Norodom Sihamoni diris en gratula mesaĝo, ke la reelektiĝo de Xi kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ plene spegulas la konfidon kaj respekton de la partio, registaro kaj armeo de Ĉinio kaj la granda ĉina popolo al li pro lia gvidado kaj elstara kontribuo al la lando.

Theresa May, brita ĉefministro kaj estro de la Konservativa Partio, diris en la mesaĝo, ke ili tre atentas la planon de Ĉinio pri disvolvado antaŭ 2050 kaj la elektiĝon de la nova gvidantaro de la Centra Komitato de la KPĈ kaj esperas, ke la brita-ĉina tutmonda ampleksa strategia partnereco orientita al la 21a jarcento estos altigita al pli alta nivelo.

Franca prezidento Emmanuel Macron diris en sia mesaĝo, ke li esprimas sian plej varman gratulon pro la reelektiĝo de Xi kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ. Li diris, ke Francio kaj Ĉinio ĝuas profundan amikecon, kaj duflanka kunlaboro ricevis riĉan rikolton. Li aldonis, ke la rilatoj inter la du landoj estas bazitaj sur konfido, reciproka respekto kaj kunlaboro, kaj li firme kredas, ke ambaŭ flankoj klopodos plu por altigi la franca-ĉinan ampleksan strategian partnerecon kaj duflankan kunlaboron en diversaj kampoj al nova nivelo.

La nova plej alta kontraŭkorupta aŭtoritato de Ĉinio dimanĉe vokis al membroj de la Centra Disciplin-Kontrola Komisiono de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) certigi ampleksan venkon en la batalo kontraŭ korupto.

Zhao Leji, sekretario de la Centra Disciplin-Kontrola Komisiono, diris dum parolado en la unua kunveno de la Konstanta Komitato de la 19a Centra Disciplin-Kontrola Komisiono, ke la kontraŭkoruptaj aŭtoritatoj de la partio devas preni la Penson de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko kiel sian gvidilon por laboro.

Zhao, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, diris, ke tio estas la ĉefa politika tasko de la partio por studi kaj efektivigi la spiriton de la ĵus finita 19a Nacia Kongreso de la KPĈ, kiu enskribis la Penson de Xi Jinping kiel novan parton de la partia gvidilo por agado.

Li diris, ke membroj de la Konstanta Komitato de la Centra Disciplin-Kontrola Komisiono devas subteni kaj fortigi tutecan gvidadon de la partio kaj bonajn praktikojn kaj spertojn de siaj antaŭuloj, por atingi ampleksan venkon en la batalo kontraŭ korupteco. Li aldonis, ke ili devas plibonigi la superrigardan sistemon de la partio kaj la nacio, kaj fari pli grandajn penadojn por certigi, ke oficialuloj ne kuraĝu esti koruptaj, instituciigi la leĝan kadron kontraŭ korupto, kaj fine krei moralan kompason por ke oficialuloj ne volas esti koruptaj.

La ĉina ambasadorejo en Afganio diris dimanĉe, ke Ĉinio liveros al Afganio 4 242 tunojn da rizo. Tio estas urĝa nutraĵa helpo al la lando suferanta militon.

Ĉina aferŝarĝito Zhang Zhixin kaj afgana aganta ŝtata ministro pri traktado de katastrofoj kaj humanitaraj aferoj Mohammad Aslam Sayas ĉeestis transdonan ceremonion dimanĉe matene en Kabulo. La ĉina flanko transdonis la unuan grupon de 502 tunoj da rizo, kaj la resto atingos Kabulon antaŭ marto de 2018.

Zhang diris al raportistoj en la ceremonio, ke kun proksimiĝo de la vintro, iuj afganoj, precipe en kamparaj regionoj, alfrontas malfacilojn, kaj la nutraĵa helpo de Ĉinio helpos tiujn homojn antaŭ la vintro.

Ĝenerala diretoro de la Internacia Atom-Energia Agentejo Yukiya Amano dimanĉe vizitis Iranon kaj okazigis intertraktadon kun la irana aŭtoritato. Amano diris, ke Irano plenumis promesojn sub la ampleksa nuklea interkonsento, kaj la kontrolado de la agentejo estas senpartia.

Iranaj amaskomunikiloj raportis, ke irana prezidento Hassan Rouhani diris en la intertraktado, ke Irano observos la interkonsenton, nur se ĝiaj rajtoj kaj interesoj en la interkonsento estos certigitaj.

Kurdaj amaskomunikiloj en Irako raportis dimanĉe, ke prezidanto de la kurda aŭtonoma regiono de Irako Masoud Barzani diris tiutage en sia letero prezentita al la regiona parlamento, ke li ne laboros plu sur la posteno de regiona prezidanto ekde la 1a de novembro.

Barzani diris, ke ŝanĝo de la leĝo pri la prezidanteco de la kurda regiono aŭ longigo de ĝia oficperiodo estas neakceptebla.

Laŭ leĝo, la parlamenta elekto kaj la prezidanteca elekto en la kurda regiono okazas en ĉiu kvara jaro, kaj ĉiu elektita prezidanto povas servi por maksimume du oficperiodoj. Barzani servis du periodojn de 2005 ĝis 2013. Estis malsamaj opinioj pri lia plua servo sur la posteno de post la fino de la oficperiodo en 2013, kaj la elekto de prezidanteco ne povis estis okazigita en difinita tempo, kaj pro tio li restas sur tiu ĉi posteno.

Dimanĉe matene laŭ loka tempo, somalia sekurectrupo mortpafis kaj kaptis kvin teroristojn en atakita hotelo en la ĉefurbo Mogadiŝo post tutnokta batalo.

Sabate posttagmeze en la ĉefurbo okazis du bombatakoj, kaj unu okazis ĉe la pordo de multe vizitata hotelo, difektante ĉirkaŭajn konstruaĵojn. Poste pluraj atakantoj ekokupis la hotelon, kaj batalis kun la sekurectrupo, kaj la batalo daŭris ĝis la mateno de la sekva tago.

La novaĵ-agentejo Reuters raportis, ke loka policano diris, ke almenaŭ 29 homoj estis mortigitaj en la atako kaj la batalo, kaj la nombro de mortintoj eble pliiĝos. Estro de loka policstacio Hussein diris, ke inter la mortintoj estis tri infanoj, altranga policoficiro, parlamentano kaj eksa ministro pri financo.

La registaro de la pakistana provinco Sindh dimanĉe liberigis 68 enprizonigitajn hindajn fiŝistojn.

Oficialulo el la provinco diris al raportistoj, ke laŭ ordono de la pakistana Ministerio de Internaj Aferoj, ili liberigis la hindajn fiŝistojn, kiuj estis arestitaj pro kontraŭleĝa fiŝkaptado en la pakistana maro kaj enprizonigitaj en Karaĉio, ĉefurbo de la provinco.

Pakistanaj amaskomunikiloj raportis, ke sub strikta gardo de pakistanaj sekurecpersonoj, tiuj fiŝistoj trajne veturis el Karaĉio al la orienta urbo Lahoro, kaj poste ili revenos al Hindio tra la landlima pasejo Wagah.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin