Novaĵoj(Novembro 01)

(GMT+08:00) 2017-11-01 16:46:35     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 1a de novembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: plej altaj gvidantoj de la KPĈ reasertas mision en la naskiĝloko de la partio; ok homoj mortigitaj en terorista atako en Nov-Jorko. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

En julio de 1921, 13 individuoj kunvenis kaj fondis la Komunistan Partion de Ĉinio (KPĈ) en brik-ligna konstruaĵo en la regiono de franca koncesio en Ŝanhajo.

Naŭdek ses jarojn poste, la nova gvidantaro de la KPĈ retrorigardis la revolucian pasintecon de la Partio kaj serĉis impulson por estontaj klopodoj.

Marde matene, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, gvidis la aliajn ses membrojn de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la 19a Centra Komitato de la KPĈ al la lokoj, en kiuj okazis la unua Nacia Kongreso de la KPĈ.

Xi diris, ke la celo de la vojaĝo estas retrorigardi la pasintecon de la Partio - precipe la historion de ĝia fondo – por lerni de la antaŭuloj de revoluciaj tempoj kaj ilia nobla spirito. Li diris, ke la vojaĝo ankaŭ helpas manifesti la respondecon de la nuna gvidantaro kaj plifortigi ilian senton de la tasko plenumi celojn kaj misiojn fiksitajn en la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ.

En 1921, la delegitoj reprezentantaj ĉirkaŭ 50 tutlandajn membrojn de la KPĈ kunvokis la unuan Nacian Kongreson de la KPĈ en la fino de julio en Ŝanhajo, sed poste ili transiĝis al ŝipo sur la lago Nanhu en Jiaxing de la provinco Zhejiang, orienta Ĉinio pro la persekutado de lokaj policanoj. La kunvenejo sur la vojo Xingye estis malfermita al publiko kiel muzeo ekde 1952.

En parolado post la marda vojaĝo, Xi nomis la ejojn de Ŝanhajo kaj Jiaxing "la lokoj, en kiuj la revo de la KPĈ hisis la velon" kaj "la radiko de la partio". Xi diris, ke ili devas firme konservi en la memoro la noblan idealon de komunismo kaj la komunan idealon de socialismo kun ĉinaj trajtoj, kaj resti humilaj kaj singardaj, kaj kuraĝaj fronte al malfaciloj kaj oferoj, por atingi la du centjarajn celojn kaj realigi la grandan rejuniĝon de la ĉina nacio.

Marde en Pekino, ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj lia rusa kolego Dmitry Medvedev renkontiĝis, konsentante pli striktan kunlaboron kaj pli fortajn rilatojn.

Medvedev estas la unua fremdlanda gvidanto, kiu vizitas Ĉinion post la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). La ĉina ĉefministro diris, ke ĉi tio montris la striktajn kaj altnivelajn rilatojn inter la du landoj.

Li diris, ke Ĉinio volas firmigi fidon kaj fortigi kunlaboron kaj interŝanĝojn kun Rusio por realigi la viziojn de kunlaboro per rugula renkontiĝo de ĉefministroj kaj aliaj kunlaboraj mekanismoj. En la novaj cirkonstancoj, Ĉinio pliprofundigos reformon kaj malfermon, nutros novajn motorojn kaj dividos evoluajn ŝancojn kun aliaj landoj de la mondo. Li ankaŭ informis Medvedev pri la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ.

Medvedev estas en Ĉinio por oficiala vizito de mardo ĝis ĵaŭdo. Merkrede ili okazigos la 22an regulan renkontiĝon de ĉina kaj rusa ĉefministroj.

Merkrede en Pekino la Internacia Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kunvokis fremdlandajn superajn diplomatiajn senditojn, internaciajn komercajn ĉambrojn kaj reprezentantojn de firmaoj por konigi la sprition de la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ.

Guo Yezhou, vicdirektoro de la departemento, diris, ke la 19a Nacia Kongreso estas tre grava kunveno okazigita en ŝlosila momento, kiam la konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj estas en la decida periodo kaj socialismo kun ĉinaj trajtoj troviĝas en nova epoko. Ĝi enskribis la Penson de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj en la Statuson de la KPĈ, eksplikis fundamentan politikon pri plua disvolvado de socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj pri aliaj gravaj teorioj kaj praktikoj.

Guo diris ankaŭ, ke la KPĈ sin dediĉas al la feliĉo de la popolo kaj progresemaj aferoj de la homaro. Ĉinio klopodas por starigi novtipajn internaciajn rilatojn de reciproka respekto, justeco, kunlaboro kaj kungajno kaj sekvas la ideon de tutmonda regado surbaze de komuna konsiliĝo, komuna konstruado kaj komuna divido, kaj la ĉina popolo volas labori kun ĉiuj aliaj popoloj de la mondo por akceli konstruadon de la komunumo de komuna estonteco kaj krei belan estontecon por la homaro.

Nov-jorka urbestro diris marde, ke ok homoj estis mortigitaj kaj pli ol dek aliaj vunditaj, post kiam kamiono koliziis kun piedirantoj proksime al la Monda Komerca Centro en Nov-Jorko.

Urbestro Bill de Blasio diris en gazetara konferenco, ke laŭ la informaj aŭtoritatoj, la okazaĵo estis aparte malkuraĝa terorisma ago direktita al senkulpaj civiluloj.

Parolante en gazetara konferenco kun la urbestro, polica komisaro de Nov-Jorko James O 'Neil diris, ke la suspektato estas 29-jara viro, kiu ne estas el Nov-Jorko. Li diris, ke aŭtoritatoj ne tuj publikigos lian identecon.

O 'Neil diris, ke je la 3a horo kaj 5 minutoj posttagmeze, viro stiranta luprenitan kamionon iris sur la biciklovojon de la Okcident-Flanka Ŝoseo en la strato Houston. Li aldonis, ke la viro komencis veturi suden, trafante kelkajn piedirantojn kaj biciklantojn laŭ la itinero.

La Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Medio marde publikigis raporton, dirante, ke la emisiredukto promesita de diversaj landoj povas sumiĝi je nur triono de la celata nombro por 2030, kaj ĉiuj partioj, inkluzive de privataj sektoroj kaj lokaj registaroj devas intensigi la agadon por certigi efektivigon de la Pariza Interkonsento.

La Pariza Interkonsento esperas limigi tutmondan varmiĝon ĝis malpli ol du celsiaj gradoj, kun diskutata pli ambicia celo de 1,5 celsiaj gradoj. Atingi ĉi tiujn celojn reduktos la eblecon de severaj klimataj efikoj, kiuj povas damaĝi homan sanon, vivtenadon kaj ekonomion en la tuta mondo.

La iraka registaro anoncis marde, ke la lando okazigos la parlamentan elekton en la 15a de majo de la venonta jaro.

La oficejo de iraka ĉefministro diris en deklaro, ke la kabineto voĉdone aprobis la okazigon de la parlamenta elekto en la 15a de majo de la venonta jaro, kaj ke la registaro devas liveri sekuran medion por la elekto kaj revenigi civitanojn rifuĝintajn pro la milito. La deklaro diris ankaŭ, ke politikaj partioj, partoprenontaj en la elekto, ne rajtas havi siajn armitajn grupojn.

Almenaŭ 15 homoj estis mortigitaj aŭ vunditaj lunde posttagmeze en eksplodo en la centro de la afgana ĉefurbo Kabulo. Lokaj amaskomunikiloj raportis, ke laŭ la afgana prisana departemento, la eksplodo okazis en la polica distrikto 10 de Kabulo, almenaŭ 3 homoj mortis kaj 12 aliaj estis vunditaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin