Unu ĉina gastostudento estis pafmortigita en Usono

(GMT+08:00) 2017-11-01 19:18:16     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 1-a de novembro Hua Chunying, proparolistino de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, konstatis, ke en la 30a de oktobro laŭ la loka tempo, unu ĉina gastostudento, kiu studis en la usona Universitato Utah, mortis de pafado tiam, kiam li estis prirabata apude de la universitato. La krimsuspektato jam estis arestita.

Informiĝinte pri la afero, en la unua tempo la ĉina ambasadorejo al Usono turnis sin al la polico por plie kompreni la kazon kaj urĝis ĝin kiel eble plej rapide solvi la aferon, kaj samtempe esprimis prizorgon al la familio de la viktimo kaj liveris helpon al ĝi.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin