Ok homoj mortigitaj en terorista atako en Nov-Jorko

(GMT+08:00) 2017-11-01 13:14:07     Redaktoro:Yu

Nov-jorka urbestro diris marde, ke ok homoj estis mortigitaj kaj pli ol dek aliaj vunditaj, post kiam kamiono koliziis kun piedirantoj proksime al la Monda Komerca Centro en Nov-Jorko.

Urbestro Bill de Blasio diris en gazetara konferenco, ke laŭ la informaj aŭtoritatoj, la okazaĵo estis aparte malkuraĝa terorisma ago direktita al senkulpaj civiluloj.

Parolante en gazetara konferenco kun la urbestro, polica komisaro de Nov-Jorko James O 'Neil diris, ke la suspektato estas 29-jara viro, kiu ne estas el Nov-Jorko. Li diris, ke aŭtoritatoj ne tuj publikigos lian identecon.

O 'Neil diris, ke je la 3a horo kaj 5 minutoj posttagmeze, viro stiranta luprenitan kamionon iris sur la biciklovojon de la Okcident-Flanka Ŝoseo en la strato Houston. Li aldonis, ke la viro komencis veturi suden, trafante kelkajn piedirantojn kaj biciklantojn laŭ la itinero.

En la strato Chambers, la kamiono koliziis kun lerneja buso, vundante du plenkreskulojn kaj du infanojn, laŭ la polico.

Post la kolizio, la ŝoforo iris el la veturilo, tenante du kopiitajn pafilojn. Li estis mortpafita de polico vestita en uniformo kaj estis sendita al hospitalo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin