Bombatako mortigis almenaŭ tri homojn en Kabulo

(GMT+08:00) 2017-11-01 13:34:36     Redaktoro:Yu

Almenaŭ 15 homoj estis mortigitaj aŭ vunditaj lunde posttagmeze en eksplodo en la centro de la afgana ĉefurbo Kabulo.

Lokaj amaskomunikiloj raportis, ke laŭ la afgana prisana departemento, la eksplodo okazis en la polica distrikto 10 de Kabulo, almenaŭ 3 homoj mortis kaj 12 aliaj estis vunditaj.

Vidintoj konfirmis al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke la eksplodo okazis je la 16a horo kaj 3 minutoj laŭ loka tempo. Laŭ unua esploro, suicida atakanto eksplodigis bombaŭton, tamen oni ankoraŭ ne sciis konkretan celon de la atako. La ekstremisma grupo Islama Ŝtato deklaris sian respondecon pri la atako.

En la la polica distrikto 10 de Kabulo troviĝas pluraj internaciaj institucioj, fremdlandaj ambasadorejoj kaj organoj de la afgana registaro. La 31an de majo en tiu ĉi distrikto okazis bombatako, mortigante almenaŭ 90 homojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin