KPĈ informis fremdlandajn diplomatiajn senditojn pri spirito de 19a Nacia Kongreso

(GMT+08:00) 2017-11-01 14:34:46     Redaktoro:Yu

Merkrede en Pekino la Internacia Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kunvokis fremdlandajn superajn diplomatiajn senditojn, internaciajn komercajn ĉambrojn kaj reprezentantojn de firmaoj por konigi la sprition de la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ.

Guo Yezhou, vicdirektoro de la departemento, diris, ke la 19a Nacia Kongreso estas tre grava kunveno okazigita en ŝlosila momento, kiam la konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj estas en la decida periodo kaj socialismo kun ĉinaj trajtoj troviĝas en nova epoko. Ĝi enskribis la Penson de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj en la Statuson de la KPĈ, eksplikis fundamentan politikon pri plua disvolvado de socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj pri aliaj gravaj teorioj kaj praktikoj.

Guo diris ankaŭ, ke la KPĈ sin dediĉas al la feliĉo de la popolo kaj progresemaj aferoj de la homaro. Ĉinio klopodas por starigi novtipajn internaciajn rilatojn de reciproka respekto, justeco, kunlaboro kaj kungajno kaj sekvas la ideon de tutmonda regado surbaze de komuna konsiliĝo, komuna konstruado kaj komuna divido, kaj la ĉina popolo volas labori kun ĉiuj aliaj popoloj de la mondo por akceli konstruadon de la komunumo de komuna estonteco kaj krei belan estontecon por la homaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin