La ŝarĝo de la mil kaj unu                        de Alessandra Madella

(GMT+08:00) 2017-11-01 17:08:26     Redaktoro:祃璟琳

 

La 18an de septembro S-ro Duan Yongxing, la prezidanto de la Artkolegio de Kunming, inaŭguris novan kurson de E-ro pere de prelego pri la originoj kaj celoj de la lingvo kaj ĝiaj plej famaj yunnan-aj, ĉinaj kaj eksterlandaj parolantoj. Inter la famaj vizaĝoj kiuj aperis sur liaj PPT-oj tuj rekoneblis Verda Majo—la pacema japanino Hasegawa Teruko, kiu dum la dua mondmilito parolis per radio al siaj samlandanoj por konvinki ilin haltigi la kruelaĵojn kontraŭ la ĉina loĝantaro. Same aperis la fama ĉina verkisto Ba Jin, kiun la juna S-ro Duan iam iris viziti en Shanghai por peti de li verkaĵon, uzeblan kiel bazo de dokumenta filmo kontraŭ la Vietnama milito. Mao Zedong superrigardis kiel protektema sanktulo, kun siaj famaj vortoj ke Esperanto estas bona afero kaj devus esti instruata en lernejoj. Pro manko da tempo ne eblis aperigi aliajn gravajn figurojn, kiel ekzemple Huang Nai, kiu prenis de sia familiareco kun Esperanto, ekde la tempo de sia studado en Japanio en la tridekaj jaroj, la inspiron por krei la novan ĉinan brajlon komence de la kvindekaj. En ĉiu kazo, la studentoj reagis kun surprizitaj voĉoj aŭ signoj de jama scio al la konataj aŭ nekonataj vizaĝoj. Kio estis do nekutima en tiu idila pentraĵo de pacema edukado al la valoroj de Esperanto? Ke tiuj voĉoj kaj signoj estis certe tre laŭtaj, ĉar temis pri mil aŭskultantaj gestudentoj, aŭ alivorte pri la mil kuraĝaj partoprenontoj en la kursoj de Esperanto ĉe la Artkolegio.

2) Instruisto Choi

Kiel troveblis ĉe la kolegio tiel multe da gestudentoj interesataj pri Esperanto? Lastatempe oni ofte demandas tion al mi. Unue certe oni devas danki la nelacigeblan energion de S-ro Duan, ĉiam preta memorigi ilin ke Esperanto estas kiel "la mandarena de la mondo", same respektante diferencojn inter lokaj kulturoj kaj helpante ilian interkonatiĝon. Tiu argumento ĉiam trafas, ĉar multaj el la gestudentoj venas el unu al la multnombraj nacioj de Yunnan—en tiu kazo precipe el la Dai nacimalplimulto, etne kaj lingve proksima al loĝantoj de Tailando. S-ro Duan, kiel Hani-naciano de Bai-patrino, kiu faris de la disvastiĝo de lokaj artoj kaj kulturoj la kernon de sia lernejo, bone komprenas ilian pens-manieron. Ankaŭ lia preteco organizi naciajn kaj internaciajn kongresojn de Esperanto jam antaŭ tridek jaroj, kaj denove ĉe la kolegio ekde 2012, legeblas en tiu ĉi senco. Ĝi emas montri al la junuloj koncretan ekzemplon de kiel eksterlandaj vizitantoj povas valorigi la lokajn muzikojn, dancojn kaj akrobataĵojn, kaj kiel pere de Esperanto pli intimaj pontoj povas esti konstruataj inter malsamaj kulturoj.

Tamen, se tiu konstanta kultura fono favora al Esperanto ene de la Artkolegio facile eksplikas niajn kutimajn kvardek volontulojn, por kompreni la subitan eksplodon de la mil gestudemuloj, ni devas nin turni al pli freŝdataj evoluoj kaj al ilia subtera kunligo kun la historia rolo de la Yunnan-a regiono. En aliaj vortoj, ni devas pripensi la komunikadan revolucion kreitan de grand-rapidaj trajnoj, kiuj tradukas per modernaj terminoj la silkovojan vokitecon de la regiono ĉarnirigi la komercajn trafikojn kun Orienta Azio. La ebleco labori sur tiaj trajnoj estas do simbolo de moderna vivo. Ĝi trejnas la Yunnan-an landlimon en la centron de Ĉinio kaj samtempe promesas revivigi la trezoron de internaciaj proksimecoj heredatan pere de ĝiaj dudek ses nacimalplimultoj kiel garantio de pliaj sukcesaj interŝanĝoj. La lingva problemo, tamen, ne estas tiel facile forviŝebla. Malmultaj el la junuloj, kiuj revas pri tia prestiĝa laboro, bone regas la anglan aŭ aliajn okcidentajn lingvojn. El tio venas la intuicio de S-ro Duan. Li fakte proponas al la estontaj gestevardoj la internacian lingvon de Zamenhof kiel facile lerneblan suplementon, kies kono povas esti avantaĝo por ili dum labor-intervjuoj.

Se la penso de S-ro Duan havas grandiozan vokon, kiu povas transformi ĝin en konkreteblan kaj sukceso-plenan realon? Tio estas la rolo de la organizaj kapabloj de S-ro Zhang Lianjin, la sekretario de la Yunnan-a Esperanto-Asocio kaj delonge la ĉefa respondeculo pri Esperantaj agadoj kaj instruado ĉe la Artkolegio. Lia ĉiame silenta kaj ĝentila laboro, fakte, strebe eltiris por Esperanto klasĉambrojn, instru-horojn kaj simpation el jam tro plenplena aro de aliaj stud-objektoj. Simile, li kapablis tre rapide organizi internacian teamon de instruistoj. Krom mi, Ges-roj Dekmil (Choi Manwon) el Koreio kaj Optimisto (Liu Baoguo) kaj Jadobela (Li Lin) el Ĉinio estas ties unuaj anoj, helpataj de la juna vic-sekretariino de la Yunnan-a Esperanto-Asocio, Sayon Zhuoma, kaj de la ĉiam entuziasma S-ro Duan. Ni certe ne estas blindaj je la defioj kaj nepraj malfacilaĵoj, kiuj povas esti atendataj en la instruado al tiom multe da junuloj. Sed, se la gestudentoj daŭre ŝatas nian lingvon kaj estimas ĝian kontribuon al sia serĉado de socie-valoriga laboro, ni kompreneble esperas ke la ŝarĝo de la mil kaj unu estos nur la komenco.

4) Instruisto Liu

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin