Novaĵoj(Novembro 02)

(GMT+08:00) 2017-11-02 16:28:12     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 2a de novembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio kaj Rusio konsentis pluan kunlaboron; suspektato pri atako per kamiono en Nov-Jorko alfrontos akuzon pri terorisma atako. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Merkrede en Pekino, Ĉinio kaj Rusio subskribis proksimume 20 interkonsentojn en kampoj, inkluzive de investo, energio kaj kosma esploro. La interkonsentoj estis konkluditaj post la 22a renkontiĝo inter ĉefministroj de la du landoj en la Granda Popola Halo en Pekino.

Dum la renkontiĝo, ĉina ĉefministro Li Keqiang diris al sia rusa kolego Dmitry Medvedev, ke kiel la plej grandaj najbaroj unu por la alia, Ĉinio kaj Rusio spertis fortikan disvolviĝon de la ampleksa strategia partnereco de kunordigo. Li diris, ke por Ĉinio, la plej granda evoluanta lando en la mondo, disvolvado estas la solvo al ĉiuj problemoj. Ĉinio kaj Rusio ambaŭ konsideras la disvolviĝon de la alia kiel gravan ŝancon, tial por ambaŭ landoj integri disvolvajn strategiojn kaj plu antaŭenpuŝi la ampleksan kunlaboron havas vastan perspektivon. Li diris, ke pli strikta duflanka kunlaboro pli multe kontribuos al la paco kaj disvolvado en ambaŭ landoj, la regiono kaj la mondo. Li informis Medvedev pri la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kiu okazis de la 18a ĝis la 24a de oktobro en Pekino. Li diris, ke la Nacia Kongreso de la KPĈ ĵus elektis novan Centran Komitaton de la KPĈ kun Xi Jinping kiel la kerno, establis la Penson de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko kiel la gvidan spiriton de la KPĈ kaj starigis celojn por la venonta evoluigo de Ĉinio.

Medvedev, la unua registara ĉefo vizitanta Ĉinion post la kongreso, gratulis la KPĈ pro la sukceso de la kongreso kaj esperis, ke la ĉina popolo atingos siajn celojn frue. Li diris, ke nunaj rusa-ĉinaj rilatoj estas ĉe la pinto de la historio kun oftaj altnivelaj vizitoj, efika kunlaboro pri gravaj projektoj kaj rapida kresko de komerco kaj investo. Rusio volas plifortigi la tradician kunlaboron kun Ĉinio en kampoj, kiel ekzemple energio, infrastruktura konstruado kaj aviado, grandigi novajn kampojn inkluzive de elektronika komerco kaj financa investo, kaj antaŭenigi kunlaboron pri kulturaj kaj interpopolaj interŝanĝoj.

Post la kunveno, la du ĉefministroj subskribis komunan komunikaĵon kaj renkontiĝis kun gazetaro. Merkrede posttagmeze, ili ĉeestis la ferman ceremonion de la Jaro de Media Interŝanĝo inter Ĉinio kaj Rusio.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris ĵaŭde en gazetara konferenco, ke laŭ invito de ĉina prezidanto Xi Jinping, usona prezidento Donald Trump faros ŝtatan viziton al Ĉinio de la 8a ĝis la 10a de novembro. Lu diris, ke la du ŝtatestroj profunde interŝanĝos opiniojn pri ĉina-usonaj rilatoj kaj gravaj tutmondaj kaj regionaj demandoj de komuna zorgo. Li diris, ke Ĉinio volas labori kun Usono por atingi gravajn rezultojn de la vizito de Trump kaj renkontiĝo inter Xi kaj Trump kaj aldoni novan kaj fortan impulson al la disvolvado de duflankaj rilatoj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris ĵaŭde matene, ke ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi faros oficialan viziton al Vjetnamio de ĵaŭdo ĝis vendredo.

Hua diris, ke Wang interparolos kun vjetnama vicprezidanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Pham Binh Minh, kaj renkontiĝos kun la gvidantoj de Vjetnamio. Ili interŝanĝos opiniojn pri planitaj altnivelaj vizitoj, duflankaj rilatoj, kaj tutmondaj kaj regionaj demandoj de komuna zorgo.

Usona federacia prokuroro merkrede proponis terorismajn akuzojn kontraŭ suspektato pri la atako per kamiono, kiu mortigis ok homojn kaj vundis 12 aliajn marde en la urbo Nov-Jorko. Joon Kim, la aganta ĉefprokuroro de Manhattan, anoncis la akuzojn en gazetara konferenco.

Sayfullo Saipov, la suspektato nun en malliberejo, planis la atakon, kiu estas nomata la plej grava terorisma atako en la urbo Nov-Jorko de post la 11a de septembro 2001, dum kelkaj monatoj.

Rusa prezidento Vladimir Putin merkrede vizitis Iranon. LI okazigis intertaktadojn respektive kun irana prezidento Hassan Rouhani kaj la plej alta gvidanto Ayatollah Sayyed Ali Khamenei, esprimante subtenon al la ampleksa interkonsento pri la nuklea demando de Irano.

Putin diris, ke la ampleksa nukela interkonsento estas pozitiva kaj servas por paco kaj stabileco de la mondo. Li aldonis, ke la Internacia Atom-Energia Agentejo estas la unika aŭtoritato, kiu rajtas konfirmi, ĉu Irano observas la interkonsenton. Li akcentis, ke Rusio oponas ian ajn unuflankan agadon, kiu celas ŝanĝi la multflankan interkonsenton.

La 72a Sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN merkrede adoptis per frakase grandega plimulto rezolucion, urĝante Usonon fini la ekonomian, komercan kaj financan embargon kontraŭ Kubo, kiu daŭris dum pli ol duonjarcento.

Ĉiuj 193 membroŝtatoj de la UN partoprenis en la voĉdono. La rezolucio estis adoptita per 191 voĉoj kontraŭ 2. Usono kaj Israelo donis negativajn voĉojn. La Ĝenerala Asembleo adoptis similajn rezoluciojn en 26 sinsekvaj jaroj.

La rezolucio refoje petas ĉiujn landojn ne publikigi aŭ efektivigi leĝojn kaj rimedojn pri embargo kontraŭ Kubo, kaj urĝas landojn, kiuj plenumas tiajn leĝojn kaj rimedojn, preni necesajn paŝojn por ilin nuligi.

En la lasta jaro, Usono rompis sian 24-jaran tendencon en voĉdono de la UN per sindeteno anstataŭ voĉo kontraŭ rezolucio vokanta por fino de la komerca embargo kontraŭ Kubo. Usona ambasadoro al la UN Nikki Haley klarigis, ke la usona flanko ĉi-foje ŝanĝis la sintenon pro la elektiĝo de Donald Trump kiel la nova prezidento kaj ŝi mem kiel la nova ambasadoro al la UN.

Loka sekureca aoficialulo diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke almenaŭ 26 civiluloj estis mortigitaj merkrede matene, post kiam aeratako de la koalicio gvidata de Saud-Arabio trafis hotelon en la jemena norda provinco Saada sub la regado de ribeluloj.

Kelkdek aliaj estis vunditaj en la aeratako, kiu trafis la hotelon en la populara bazaro al-Layl en la distrikto Sahar de la provinco. La oficialulo diris telefone laŭ kondiĉo de anonimeco, ke la viktimoj estis vendistoj de araba teo, laboristoj kaj butikistoj, kiuj kutime ripozis en la hotelo troviĝanta en la centro de la bazaro.

En marto de 2015, la koalicio gvidata de Saud-Arabio intervenis en la jemenan konflikton por subteni la internacie rekonatan registaron de prezidento Abd-Rabbu Mansour Hadi kontraŭ la ribeluloj de la grupo Houthi, kiuj ekokupis la plejparton de la nordaj provincoj, inkluzive de la ĉefurbo Sanao.

Afgana televido raportis merkrede, ke laŭ loka oficialulo pri sano, almenaŭ 8 homoj estis mortigitaj kaj 25 aliaj vunditaj tiuvespere en bombatako en la afgana orienta provinco Parwan. La raporto diris, ke la atako okazis je ĉirkaŭ la 19a horo sur ŝoseo en la provinca ĉefurbo Charikar. Cisternokamiono estis fajrigita pro la eksplodo, kaj la fajro tuj englutis pasantan aŭtobuson.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin