Pace kaj diplomatie solvi problemon utilas al ĉiuj partioj

(GMT+08:00) 2017-11-02 19:36:50     Redaktoro:Xiong

Oni raportis, ke en la unua de novembro, kiam la sudkorea prezidento Moon Jae-in faris paroladon pri regad-principoj en la parlamentejo, li diris, ke la fina celo de Sud-Koreio estas realigi pacon en la Korea duoninsulo. En kia ajn okazo al la duoninsulo ne licas estigi armitan konflikton, kaj sankcioj kaj subpremado estas nenio alia ol rekonduki Nord-Koreion al tablo, ĉe kiu intertraktado povus esti farata.

Por tio, en la regula gazetara konferenco de la dua de novembro Hua Chunying, proparolistino de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, komentis: "Ĉinio kaj Sud-Koreio ambaŭ havas komunan komprenon kaj komunajn interesojn en la sennukleigo de la duoninsulo, la defendo de paco kaj stabileco en la duoninsulo kaj la solvo de la duoninsula problemo. Solvi la nuklean problemon de la duoninsulo per pacaj kaj diplomatiaj rimedoj plej utilas al ĉiuj partioj koncernataj kaj ankaŭ konformas al la ĝenerala deziro de la internacia komunumo."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin