Ĉinio kaj Rusio konsentis pluan kunlaboron

(GMT+08:00) 2017-11-02 11:13:50     Redaktoro:Yu

Merkrede en Pekino, Ĉinio kaj Rusio subskribis proksimume 20 interkonsentojn en kampoj, inkluzive de investo, energio kaj kosma esploro.

La interkonsentoj estis konkluditaj post la 22a renkontiĝo inter ĉefministroj de Ĉinio kaj Rusio en la Granda Popola Halo en Pekino.

Dum la renkontiĝo, ĉina ĉefministro Li Keqiang diris al sia rusa kolego Dmitry Medvedev, ke kiel la plej grandaj najbaroj unu por la alia, Ĉinio kaj Rusio spertis fortikan disvolviĝon de la ampleksa strategia partnereco de kunordigo. Li diris, ke por Ĉinio, la plej granda evoluanta lando en la mondo, disvolvado estas la solvo al ĉiuj problemoj. Ĉinio kaj Rusio ambaŭ konsideras la disvolviĝon de la alia kiel gravan ŝancon, tial por ambaŭ landoj integri disvolvajn strategiojn kaj plu antaŭenpuŝi la ampleksan kunlaboron havas vastan perspektivon. Li diris, ke pli strikta duflanka kunlaboro pli multe kontribuos al la paco kaj disvolvado en ambaŭ landoj, la regiono kaj la mondo. Li informis Medvedev pri la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kiu okazis de la 18a ĝis la 24a de oktobro en Pekino. Li diris, ke la Nacia Kongreso de la KPĈ ĵus elektis novan Centran Komitaton de la KPĈ kun Xi Jinping kiel la kerno, establis la Penson de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko kiel la gvidan spiriton de la KPĈ kaj starigis celojn de la venonta evoluado de Ĉinio.

Medvedev, la unua registara ĉefo vizitanta Ĉinion post la kongreso, gratulis la KPĈ pro la sukceso de la kongreso kaj esperis, ke la ĉina popolo atingos siajn celojn frue. Li diris, ke nunaj rusa-ĉinaj rilatoj estas ĉe la pinto de la historio kun oftaj altnivelaj vizitoj, efika kunlaboro pri gravaj projektoj kaj rapida kresko de komerco kaj investo. Rusio volas plifortigi la tradician kunlaboron kun Ĉinio en kampoj, kiel ekzemple energio, infrastruktura konstruado kaj aviado, grandigi novajn kampojn inkluzive de elektronika komerco kaj financa investo, kaj antaŭenigi kunlaboron pri kulturaj kaj interpopolaj interŝanĝoj.

Post la kunveno, Li kaj Medvedev subskribis komunan komunikaĵon kaj renkontiĝis kun gazetaro.

Merkrede posttagmeze, Li kaj Medvedev ĉeestis la ferman ceremonion de la Jaro de Media Interŝanĝo inter Ĉinio kaj Rusio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin