Usona prezidento vizitos Ĉinion en venonta semajno

(GMT+08:00) 2017-11-02 11:24:01     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris ĵaŭde en gazetara konferenco, ke laŭ invito de ĉina prezidanto Xi Jinping, usona prezidento Donald Trump faros ŝtatan viziton al Ĉinio de la 8a ĝis la 10a de novembro.

Lu diris, ke la du ŝtatestroj profunde interŝanĝos opiniojn pri ĉina-usonaj rilatoj kaj gravaj tutmondaj kaj regionaj demandoj de komuna zorgo.

Li diris, ke Ĉinio volas labori kun Usono por atingi gravajn rezultojn de la vizito de Trump kaj renkontiĝo inter Xi kaj Trump kaj aldoni novan kaj fortan impulson al la disvolvado de duflankaj rilatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin