26 civiluloj mortigitaj en aeratako gvidata de Saud-Arabio en Jemeno

(GMT+08:00) 2017-11-02 13:59:46     Redaktoro:Yu

Loka sekureca aoficialulo diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke almenaŭ 26 civiluloj estis mortigitaj merkrede matene, post kiam aeratako de la koalicio gvidata de Saud-Arabio trafis hotelon en la jemena norda provinco Saada sub la regado de ribeluloj.

Kelkdek aliaj estis vunditaj en la aeratako, kiu trafis la hotelon en la populara bazaro al-Layl en la distrikto Sahar de la provinco.

La oficialulo diris telefone laŭ kondiĉo de anonimeco, ke la viktimoj estis vendistoj de araba teo, laboristoj kaj butikistoj, kiuj kutime ripozis en la hotelo troviĝanta en la centro de la bazaro.

En marto de 2015, la koalicio gvidata de Saud-Arabio intervenis en la jemenan konflikton por subteni la internacie rekonatan registaron de prezidento Abd-Rabbu Mansour Hadi kontraŭ la ribeluloj de la grupo Houthi, kiuj ekokupis la plejparton de la nordaj provincoj, inkluzive de la ĉefurbo Sanao.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin