Usona prokuroro akuzos nov-jorkan atakanton pri terorisma atenco

(GMT+08:00) 2017-11-02 14:24:34     Redaktoro:Yu

Usona federacia prokuroro merkrede proponis terorismajn akuzojn kontraŭ suspektato pri la atako per kamiono, kiu mortigis ok homojn kaj vundis 12 aliajn marde en la urbo Nov-Jorko.

Joon Kim, la aganta ĉefprokuroro de Manhattan, anoncis la akuzojn en gazetara konferenco.

Sayfullo Saipov, la suspektato nun en malliberejo, planis la atakon, kiu estas nomata la plej grava terorisma atako en la urbo Nov-Jorko de post la 11a de septembro 2001, dum kelkaj monatoj.

Marde, ok homoj estis mortigitaj kaj 12 aliaj vunditaj, post kiam kamiono koliziis kun piedirantoj proksime al la Monda Komerca Centro en Nov-Jorko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin