Fokusoj de la Semajno (Nov. 03)

(GMT+08:00) 2017-11-03 09:37:57     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

En julio de 1921, 13 individuoj kunvenis kaj fondis la Komunistan Partion de Ĉinio (KPĈ) en brik-ligna konstruaĵo en la regiono de franca koncesio en Ŝanhajo.

Naŭdek ses jarojn poste, la nova gvidantaro de la KPĈ retrorigardis la revolucian pasintecon de la Partio kaj serĉis impulson por estontaj klopodoj.

Marde matene, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, gvidis la aliajn ses membrojn de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la 19a Centra Komitato de la KPĈ al la lokoj, en kiuj okazis la unua Nacia Kongreso de la KPĈ. Xi diris, ke la celo de la vojaĝo estas retrorigardi la pasintecon de la Partio - precipe la historion de ĝia fondo – por lerni de la antaŭuloj de revoluciaj tempoj kaj ilia nobla spirito. Li diris, ke la vojaĝo ankaŭ helpas manifesti la respondecon de la nuna gvidantaro kaj plifortigi ilian senton de la tasko plenumi celojn kaj misiojn fiksitajn en la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ.

En 1921, la delegitoj reprezentantaj ĉirkaŭ 50 tutlandajn membrojn de la KPĈ kunvokis la unuan Nacian Kongreson de la KPĈ en la fino de julio en Ŝanhajo, sed poste ili transiĝis al ŝipo sur la lago Nanhu en Jiaxing de la provinco Zhejiang, orienta Ĉinio pro la persekutado de lokaj policanoj. La kunvenejo sur la vojo Xingye estis malfermita al publiko kiel muzeo ekde 1952.

En parolado post la marda vojaĝo, Xi nomis la ejojn de Ŝanhajo kaj Jiaxing "la lokoj, en kiuj la revo de la KPĈ hisis la velon" kaj "la radiko de la partio". Xi diris, ke ili devas firme konservi en la memoro la noblan idealon de komunismo kaj la komunan idealon de socialismo kun ĉinaj trajtoj, kaj resti humilaj kaj singardaj, kaj kuraĝaj fronte al malfaciloj kaj oferoj, por atingi la du centjarajn celojn kaj realigi la grandan rejuniĝon de la ĉina nacio.

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede emfazis la promeson de Ĉinio pri disvolvado kaj profundigo de rilatoj kun Rusio dum renkontiĝo kun rusa ĉefministro Dmitry Medvedev.

Xi diris, ke Ĉinio volas labori kun Rusio por pligrandigi kunlaboron en diversaj kampoj, subteni striktan kunordigon en internaciaj aferoj kaj antaŭenigi la konstruadon de la komunumo de komuna estonteco. Xi diris, ke li kredas, ke la ampleksa strategia partnereco de kunordigo inter Ĉinio kaj Rusio donos novajn ŝancojn kaj atingos novajn rezultojn. Xi rimarkigis, ke Ĉinio kaj Rusio devas doni plenan ludon al la regulaj renkontiĝoj de la ĉefministroj kaj plifortigi kunlaboron pri energio, ekipaĵo, agrikulturo kaj aerokosmo. Li alvokis ambaŭ flankojn pliigi la enhavon de teknologia novigo en sia kunlaboro kaj integri la iniciaton de la Zono kaj Vojo kun la Eŭrazia Ekonomia Unio.

Medvedev transdiris sincerajn salutojn de rusa prezidento Vladimir Putin al prezidanto Xi. Li gratulis Xi pro la sukceso de la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ kaj lia reelektiĝo kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ.

La 72a Sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN merkrede adoptis per frakase grandega plimulto rezolucion, urĝante Usonon fini la ekonomian, komercan kaj financan embargon kontraŭ Kubo, kiu daŭris dum pli ol duonjarcento.

Ĉiuj 193 membroŝtatoj de la UN partoprenis en la voĉdono. La rezolucio estis adoptita per 191 voĉoj kontraŭ 2. Usono kaj Israelo donis negativajn voĉojn. La Ĝenerala Asembleo adoptis similajn rezoluciojn jam en 26 sinsekvaj jaroj.

La rezolucio refoje petas ĉiujn landojn ne publikigi aŭ efektivigi leĝojn kaj rimedojn pri embargo kontraŭ Kubo, kaj urĝas landojn, kiuj plenumas tiajn leĝojn kaj rimedojn, preni necesajn paŝojn por ilin nuligi.

En la lasta jaro, Usono rompis sian 24-jaran tendencon en voĉdono de la UN per sindeteno anstataŭ voĉo kontraŭ rezolucio vokanta por fino de la komerca embargo kontraŭ Kubo. Usona ambasadoro al la UN Nikki Haley klarigis, ke la usona flanko ĉi-foje ŝanĝis la sintenon pro la elektiĝo de Donald Trump kiel la nova prezidento kaj ŝi mem kiel la nova ambasadoro al la UN.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin