Qu diris al raportistoj, ke li kaj Guo estis multjaraj partneroj, kaj li estis plenuma direktanto de la korporacio Zhengquan. Pro komerca disputo estis konflikto inter ili. Guo minacis kaj timigis lin kaj liajn familianojn en diversaj manieroj kaj fabrikis materialojn por falsaj akuzoj kontraŭ li. Ekde 2010, Qu denuncis Guo kaj tiaman vicministron pri nacia sekureco Ma Jian pri fraŭdo, persekutado de entreprenistoj kaj proprigo de ŝtataj aktivoj. Poste Qu estis enprizonigita pro falsaj akuzoj de Guo. En la 12a de septembro de la kuranta jaro la Supera Popola Kortumo de Hebei-provinco denove juĝis la kazon de Qu kaj faris juĝdecidon, ke Qu estas senkulpa.