Siria registara armeo reakiris la urbon Deir ez-Zor

(GMT+08:00) 2017-11-03 20:19:53     Redaktoro:Xiong

La 3an de novembro la siria registara armeo informis al raportisto de la ĉina novaĵagentejo Xinhua, ke tiutage la armeo entute reakiris la urbon Deir ez-Zor, kaj tio estas alia tre grava venko en la militago kontraŭ la ekstremisma organizaĵo Islama Ŝtato.

Tiu ĉi riĉe informita persono el la siria armeo diris, ke post kiam la siria armeo konkeris la lastan fortikaĵon de Islama ŝtato en Deir ze-Zor, ĝi tiutage komplete regis la urbon. En la operacoj la armeo ekstermis grandnombrajn armitajn IŜ-anojn kaj militakiris multajn armilojn kaj municiojn.

Analizisto opiniis, ke Deir ze-Zor estas grava bazo de Islama Ŝtato en la provinco Deir ze-Zor, ĝia stabo sin establis ĉi tie, kaj pro tio la militago reakiri la urbon Deir ze-Zor havas gravan strategian signifon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin