Ĉina ŝtatkonsilanto kaj usona ŝtatsekretario telefone konversaciis

(GMT+08:00) 2017-11-03 10:35:08     Redaktoro:Yu

Ĉina ŝtatkonsilanto Yang Jiechi kaj usona ŝtatsekretario Rex Tillerson ĵaŭde telefone diskutis pri la baldaŭa vizito de usona prezidento Donald Trump al Ĉinio.

Yang, kiu estas ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, interŝanĝis kun Tillerson opiniojn pri la preparado de la ŝtata vizito de Trump al Ĉinio en la venonta semajno laŭ la invito de ĉina prezidanto Xi Jinping.

Yang kaj Tillerson konsentis plifortigi kunlaboron kaj kunordigon por certigi, ke la vizito estos sukcesa.

Ili interŝanĝis opiniojn ankaŭ pri internaciaj kaj regionaj demandoj de komuna zorgo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin