Turka armeo konfliktis kun Kurda Laborista Partio ĉe landlimo kun Irako

(GMT+08:00) 2017-11-03 11:47:49     Redaktoro:Yu

Turka sekurectrupo ĵaŭde konfliktis kun militistoj de la Kurda Laborista Partio ĉe turka-iraka landlimo en sudorienta provinco Hakaka, kaj ok membroj de sekurectrupo estis mortigitaj.

Laŭ lokaj amaskomunikiloj, la konflikto eksplodis, kiam militistoj de la Kurda Laborista Partio intencis eniri la landliman kamparan regionon el Irako, kaj kvin kurdaj militistoj estis mortigitaj de la sekurectrupo en la konflikto.

Sekureca operaco subtenata de aerarmeo estis lanĉita en la regiono por kapti aliajn militistojn de la Kurda Laborista Partio, kiuj serĉis kaŝejon en la montara landlima regiono.

La ok martiroj de la turka sekurectrupo inkluzivas ses soldatojn kaj du membrojn de la vilaĝogarda milico subtenata de la ŝtato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin