Novaĵoj (Novembro 03)

(GMT+08:00) 2017-11-03 16:22:02     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 3a de novembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉina prezidanto ĉeestos la Pintkunvenon de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro kaj vizitos Vjetnamion kaj Laoson; Gavin estis nomumita kiel nova brita ministro pri defendo. Sekve estos la programeroj Fokusoj de la Semajno, Ĉina Stilo kaj Inter Ni. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj anoncis vendrede, ke ĉina prezidanto Xi Jinping vojaĝos al Vjetnamio kaj Laoso de la 10a ĝis la 14a de novembro.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris, ke Xi ĉeestos la 25an Kunvenon de Ekonomiaj Gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro en la vjetnama havenurbo Da Nang de la 10a ĝis la 11a de novembro laŭ la inivito de vjetnama prezidanto Tran Dai Quang.

Xi faros ŝtatajn vizitojn al Vjetnamio kaj Laoso de la 12a ĝis la 14a de novembro laŭ la invito de Nguyen Phu Trong, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio, vjetnama prezidanto Tran Dai Quang kaj Bounnhang Vorachit, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Laosa Popola Revolucia Partio kaj prezidanto de Laoso.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Komerco Gao Feng diris ĵaŭde en gazetara konferenco, ke en la lastaj jaroj rapide disvolviĝis la komerco inter Ĉinio kaj Vjetnamio kaj tiu inter Ĉinio kaj Laoso. Laŭ prognozo, la komerco inter Ĉinio kaj Vjetnamio ĉi-jare atingos 100 miliardojn da usonaj dolaroj. Ĉinio estas la dua plej granda komerca partnero de Laoso.

Parolante pri la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Vjetnamio, Gao diris, ke en la lastaj jaroj plialtiĝis la ekonomia kaj komerca ligiteco inter la du landoj, kaj laŭ prognozo, la komerco inter la du landoj eble kalkuliĝos al 100 miliardoj da usonaj dolaroj en tiu ĉi jaro. Li diris, ke rapide kreskis la duflanka komerco, precipe la importado de Ĉinio el Vjetnamio. En la antaŭaj 9 monatoj de 2017, la duflanka komerco kalkuliĝis al 82,32 miliardoj da usonaj dolaroj, pli multe je 20,5% kompare kun tiu en la responda periodo de la lasta jaro.

Gao diris, ke rapide kreskis ankaŭ la komerco inter Ĉinio kaj Laoso. Ĉinio jam fariĝis la dua plej granda komerca partnero de Laoso. Laŭ oficialaj donitaĵoj, en la antaŭaj 9 monatoj de la kuranta jaro, la duflanka komerco atingis 2,1 miliardojn da usonaj dolaroj, je 25,1% pli multe kompare kun tiu en la responda periodo de la lasta jaro. Ĝis septembro, la investo de Ĉinio en Laoso sumiĝis je 6,31 miliardoj da usonaj dolaroj. Laoso estas la tria celloko de ĉina investo en la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj.

Ĉina ŝtatkonsilanto Yang Jiechi kaj usona ŝtatsekretario Rex Tillerson ĵaŭde telefone diskutis pri la baldaŭa vizito de usona prezidento Donald Trump al Ĉinio.

Yang, kiu estas ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, interŝanĝis kun Tillerson opiniojn pri la preparado de la ŝtata vizito de Trump al Ĉinio en la venonta semajno laŭ la invito de ĉina prezidanto Xi Jinping.

Yang kaj Tillerson konsentis plifortigi kunlaboron kaj kunordigon por certigi, ke la vizito estos sukcesa. Ili interŝanĝis opiniojn ankaŭ pri internaciaj kaj regionaj demandoj de komuna zorgo.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun vjetnama vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Pham Binh Minh ĵaŭde en Hanojo, la ĉefurbo de Vjetnamio.

Wang informis la vjetnaman flankon pri la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kiu vekis grandan atenton de la tuta mondo. Li diris, ke la plej grava politika atingo de la kongreso estas, ke ĝi difinis la pozicion de Xi Jinping kiel la kerno de la Centra Komitato de la KPĈ kaj metis firman politikan bazon por granda venko de socialismo kun ĉinaj trajtoj; kaj la plej grava teoria atingo estas, ke ĝi establis la Penson de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko, realigis la novan salton en adaptiĝo de marksismo al la realo de Ĉinio, kaj liveris fortan ideologian armilon por plenumi la du centjarajn celojn. Li aldonis, ke la plej grava praktika signifo estas, ke ĝi desegnis vojmapon kaj horaron por konstrui Ĉinion en grandan modernan socialisman landon, kiu estas prospera, forta, demokratia, kulture progresinta, harmonia kaj bela en la mezo de tiu ĉi jarcento, kaj liveris kompason de agado por realigi la grandan rejuniĝon de la ĉina nacio; kaj la plej grava tutmonda signifo estas, ke ĝi larĝigis la vojon de evoluantaj landoj al modernigo kaj aldonis grandan movforton por revigliĝo de scienca socialismo en la 21a jarcento.

Pham Binh Minh diris, ke la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ, kiu montris direkton por la venonta disvolvado de Ĉinio kaj desegnis novan disvolvan strategion por Ĉinio, havas gravan kaj profundan signifon ne nur por Ĉinio, sed ankaŭ por la tuta mondo.

Gavin Williamson estis nomumita ĵaŭde kiel nova brita ministro pri defendo por anstataŭi Michael Fallon, kiu rezignis la oficon merkrede pro akuzoj pri lia pasinta netaŭga konduto.

Williamson, eksa ĉefdisciplinanto, estis surprize nomumita al la posteno. Li estis rapide promociita en la kabineto, sed li havas neniun realan defendan sperton.

La minoritata registaro de brita ĉefministro Theresa May suferis pezan baton merkrede nokte pro la rezigno de Fallon. En letero al la ĉefministro, Fallon diris, ke lia konduto ne konformas al la altaj normoj atendataj de la brita armeo.

Delegitoj de la Ĉina Fondaĵo de la Ruĝa Kruco ĵaŭde finis viziton al Sirio. En la pasinta semajno la Ĉina Fondaĵo de la Ruĝa Kruco donacis al Sirio grandajn moveblajn hospitalojn kaj vakcinojn.

Plenuma vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de la Ĉina Fondaĵo de la Ruĝa Kruco Sun Shuopeng diris al raportistoj, ke la grandaj moveblaj hospitaloj donacitaj de la fondaĵo, kiuj havas la funkciojn de movebleco kaj telemedicino, povas liveri al lokanoj ampleksajn sanzorgajn servojn de diagnozo kaj kuracado, operacio, fizika ekzameno kaj transigo.

Krome, la Ĉina Fondaĵo de la Ruĝa Kruco liveris ankaŭ vakcinojn de polimjelito, meningo kaj hepatito por plenigi la breĉon de la lando longe suferanta militon en la vakcina liverado. Siria vicministro pri sano Ahmad Khlaifawi diris, ke vakcinado kontraŭ malsanoj koncernas la vivojn de infanoj kaj la estontecon de la nacio. Li dankis la Ĉinan Fondaĵon de la Ruĝa Kruco kaj la ĉinan popolon por la humanitara agado.

Turka sekurectrupo ĵaŭde konfliktis kun militistoj de la Kurda Laborista Partio ĉe turka-iraka landlimo en sudorienta provinco Hakaka, kaj ok membroj de la sekurectrupo estis mortigitaj.

Laŭ lokaj amaskomunikiloj, la konflikto eksplodis, kiam militistoj de la Kurda Laborista Partio intencis eniri la landliman kamparan regionon el Irako, kaj kvin kurdaj militistoj estis mortigitaj de la sekurectrupo en la konflikto.

Sekureca operaco subtenata de aerarmeo estis lanĉita en la regiono por kapti aliajn militistojn de la Kurda Laborista Partio, kiuj serĉis kaŝejon en la montara landlima regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin