Librodonaca ceremonio de GKI okazis en Kristana Kolegio Groevenbeek

(GMT+08:00) 2017-11-03 17:26:46     Redaktoro:Ema

La 31-an de oktobro, en la Kristana Kolegio Groevenbeek en Ermelo, vilaĝo de Nederlando, okazis libro-donaca ceremonio por doni la ĉinajn librojn de GKI (Groningena Konfucia Instituto) al la studentoj. Kiel subteno al la ĉina instruado, GKI donas librojn pri la ĉina lingvo kaj kulturo ĉiujare al ĉiuj lernejoj kun la buĝeto de 1000 eŭroj ĉiujare, kiuj celas helpi starigi ĉinajn angulojn por studentoj en la biblioteko. S-ino Liu Jingyi, la ĉina Direktoro de GKI, kaj s-ro Klaas van de Groep, direktoro de Kristana Kolegio Groevenbeek partoprenis en la donaca ceremonio.

S-ro Klaas van de Groep enkondukas ĉinajn librojn al la studentoj

S-ino Liu Jingyi kaj s-ro Klaas van de Groep atendas venontajn kunlaborojn

Ĉi tiu ceremonio ankaŭ gratulis studentojn, kiuj sukcese akiris la atestojn de HSK (kapableca testo de la ĉina lingvo). S-ino Jingyi Liu donis la atestojn al ĉi tiuj studentoj, kiuj estas la unuaj de sia lernejo por partopreni en la testo: Merel van Meerveld, Paula Brusse kaj Yara van Donkersgoed.

S-ino Jingyi Liu donas ateston de HSK al studentoj

Nuntempe Kristana Kolegio Groevenbeek havas pli ol 100 studentojn kiuj lernas la ĉinan lingvon.

fotoj el nederlanda mediato: nieuws

 

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin