Iraka armeo liberigis okcidentan landliman urbeton al-Qaim

(GMT+08:00) 2017-11-04 11:25:37     Redaktoro:Yu

Iraka ĉefministro Haider al-Abadi anoncis vendrede vespere, ke la registara armeo tiutage liberigis el la mano de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato la urbeton al-Qaim troviĝantan ĉe la landlimo kun Sirio.

La oficejo de iraka ĉefministro diris en deklaro, ke ĉefministro kaj ĝenerala komandanto de la iraka armeo Abadi gratulas la irakan popolon pro la liberiĝo de al-Qaim.

La iraka armeo diris, ke ekde tiu tago la landlima kontrolejo apud al-Qaim estas denove sub la regado de la registara armeo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin