Partia kaj registara ĉefoj de Vjetnamio renkontiĝis kun ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj

(GMT+08:00) 2017-11-04 12:20:56     Redaktoro:Yu

Vendrede en Hanojo, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio Nguyen Phu Trong kaj vjetnama ĉefministro Nguyen Xuan Phuc respektive renkontiĝis kun vizitanta ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi.

Trong esprimis varman gratulon pro la plena sukceso de la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj pro la establiĝo de la Penso de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko kiel la gvida penso de la KPĈ. Li aldonis, ke la Komunista Partio de Vjetnamio lernos la spiriton de la 19a Nacia Kongreso kaj la sukcesajn spertojn de la KPĈ por akceli disvolvadon de socialismo en Vjetnamio.

Wang dankis ilin por la atentoj kaj sinceraj gratuloj kaj konigi al ili la ĉefan spiriton de la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ. Li aldonis, ke ĉina prezidanto Xi Jinping prenas Vjetnamion kiel la cellokon de sia unua fremdlanda vojaĝo post la 19a Nacia Kongreso, kio plene reflektas la grandan gravecon atribuitan de Ĉinio al rilatoj kun Vjetnamio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin