Malrespekto al nacia himno ricevos kriminalan punon

(GMT+08:00) 2017-11-04 16:46:33     Redaktoro:Yu

La plej alta leĝdona instanco de Ĉinio sabate adoptis per voĉdono la amendon al la Kriminala Leĝo de la lando por puni seriozajn agojn de malrespekto al la nacia himno.

La amendo estis aprobita en la dumonata sesio de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso.

Laŭ la amendo, seriozaj kazoj de publika malrespekto al la nacia himno de la lando ricevos punojn, inkluzive de senigo je politikaj rajtoj, kriminala deteno kaj malliberigo de ĝis tri jaroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin