Ĉinio enorbitigis du navigajn satelitojn BeiDou-3 per unu portoraketo

(GMT+08:00) 2017-11-06 14:39:31     Redaktoro:Yu

Ĉinio ĵetis du satelitojn BeiDou-3 en kosmon per unu portoraketo por subteni sian tutmondan navigadan kaj loktrovan reton je la 7a horo kaj 45 minutoj dimanĉe posttagmeze.

La satelitoj estis ĵetitaj per la portoraketo Changzheng-3B el Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en la sudokcidenta provinco Sichuan.

Ili estas la unuaj du satelitoj de la serio BeiDou-3, lanĉitaj de Ĉinio, kiam la ĉina navigsatelita sistemo BeiDou oficiale komencis grandiĝi en tutmondan reton.

La projekto BeiDou, nomata per la ĉina termino Granda Ĉerpilo aŭ Granda Ursino, estis formale komencita en 1994. Ĝi komencis servi al Ĉinio en 2000 kaj al la azi-pacifika regiono en la fino de 2012.

Ĉinio planas konstrui Beidou en tutmondan loktrovan kaj navigadan sistemon ĉirkaŭ 2020.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin