Novaĵoj (Novembro 06)

(GMT+08:00) 2017-11-06 17:06:57     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 6a de novembro, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Vjetnamio atendas viziton de ĉina prezidanto; 27 homoj estis mortigitaj en preĝeja amaspafado en la usona ŝtato Teksaso. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping baldaŭ vojaĝos al Vjetnamio por fari oficialan viziton al la lando kaj ĉeesti la 25an Kunvenon de Ekonomiaj Gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro en la vjetnama havenurbo Da Nang. Phung Huu Phu, prezidanto de la Teoria Komitato de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio (KPV), diris lastatempe en intervjuo kun ĉinaj amaskomunikiloj, ke la vizito de Xi, kiu estas ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), estas la unua eksterlanda vojaĝo de estro de la partio kaj la ŝtato de Ĉinio post la sukcesa fermiĝo de la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ kaj reflektas la gravecon de rilatoj inter Vjetnamio kaj Ĉinio.

Li diris, ke sub la nuna situacio ŝanĝiĝema kaj plena de defioj, plifortigo de teoriaj interŝanĝoj inter la du komunistaj partioj havas gravan signifon por ilia respektiva disvolvado. La gvidantoj de ambaŭ partioj atribuas grandan gravecon al teoria seminario de la du partioj, emfazante, ke ĝi estas elstaraĵo de rilatoj inter la du partioj. Ili kune fiksis temojn kaj ĉefajn diskutotajn demandojn por la seminario.

Li aldonis, ke la baldaŭa vizito de Xi aldonos grandan movforton por disvolvado de ampleksa strategia partnereco inter la du partioj kaj la du landoj kaj antaŭenigos plu teroriajn interŝanĝojn inter la du partioj.

Je la 7a horo kaj 45 minutoj dimanĉe posttagmeze Ĉinio ĵetis du satelitojn BeiDou-3 en kosmon per unu portoraketo por subteni sian tutmondan navigadan kaj loktrovan reton.

La satelitoj estis ĵetitaj per la portoraketo Changzheng-3B el Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en la sudokcidenta provinco Sichuan. Ili estas la unuaj du satelitoj de la serio BeiDou-3, lanĉitaj de Ĉinio, kiam la ĉina navigsatelita sistemo BeiDou oficiale komencis grandiĝi en tutmondan reton.

La projekto BeiDou, nomata per la ĉina termino Granda Ĉerpilo aŭ Granda Ursino, estis formale komencita en 1994. Ĝi komencis servi al Ĉinio en 2000 kaj al la azi-pacifika regiono en la fino de 2012. Ĉinio planas konstrui Beidou en tutmondan loktrovan kaj navigadan sistemon ĉirkaŭ 2020.

Loka polico konfirmis, ke dimanĉe amaspafado en preĝejo de la urbeto Sutherland Springs en suda Teksaso de Usono mortigis almenaŭ 27 homojn kaj vundis plurajn aliajn.

La polico diris, ke almenaŭ 27 homoj estis mortigitaj kaj pluraj aliaj vunditaj en la preĝeja amaspafado. La polico mortpafis la atakanton en la preĝejo.

Vidinto diris al amaskomunikiloj, ke je la 11a horo kaj 30 minutoj antaŭtagmeze unu viro eniris la preĝejon kaj ekpafis al homoj. Savantoj kaj helikoptero atingis la okazejon, kaj la vunditoj estis transigitaj al proksima hospitalo.

Proparolanto de la irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Bahram Qasemi dimanĉe publikigis deklaron, dirante, ke libana ĉefministro Saad Hariri rezignis sian oficon por krei streĉecon en Libano kaj Mez-Oriento.

Qasemi diris, ke la subita rezigno de Saad Hariri kaj la anonco pri lia rezigno en alia lando estas bedaŭrinda kaj samtempe surpriza. Tio montras, ke Hariri ludas en la kampo pretigita de tiuj, kiuj deziras malbonon al la regiono, kaj la gajninto de ĉi tiu ludo estas ambaŭ arabaj landoj kaj la cionisma reĝimo de Israelo, kies postvivado dependas de streĉeco en regionaj islamaj landoj.

Sabate Hariri, vizitanta Saud-Arabion, deklaris rezignon pri ĉefministreco. Li faris paroladon per araba radio, kondamnante Iranon, ke ĝi enmiksiĝis en regionajn aferojn kaj intervenis en internajn aferojn de arabaj landoj.

Qasemi aldonis, ke Irano vokas mez-orientajn landojn unuiĝi okaze de la fino de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato por kvietigi konflikton kaj restarigi pacon.

Monitora grupo raportis dimanĉe, ke suicida bombatako efektivigita de ekstremistoj de la Islama Ŝtato en la siria orienta provinco Deir ez-Zor mortigis 75 homojn kaj vundis 140 aliajn.

La Siria Observo pri Homaj Rajtoj diris, ke infanoj estis inter tiuj mortintoj pro la eksplodo, kiu okazis sabate vespere sur la orienta bordo de la rivero Eŭfrato en Deir ez-Zor.

La grupo, kies stabejo troviĝas en Britio, diris, ke la eksplodo skuis la straton Tujar inter la gaskampo Conoco kaj la elektraj centraloj Jafra en la orienta provinco Deir ez-Zor.

Ĝi aldonis, ke multaj homoj fuĝis al la dezerta regiono post la eksplodoj efektivigitaj de la grupo Islama Ŝtato.

Post la eksplodo, la vojo estis fermita kaj la prezoj de ĉiuj manĝaĵoj triobliĝis en regionoj sub la regado de la Islama Ŝtato.

La regionoj sur la orienta bordo de Eŭfrato estas plejparte regataj de la siriaj demokratiaj fortoj subtenataj de Usono, kiuj avancas al tiu regiono kontraŭ la Islama Ŝtato.

La katara Ministerio de Eksterlandaj Aferoj dimanĉe publikigis deklaron, kondamnante la misilan atakon kontraŭ Saud-Arabio.

La saud-arabia nacia televido raportis, ke militistoj de la grupo Houthi vendrede pafis balistan misilon al la internacia flughaveno en la saud-arabia ĉefurbo Riado. Feliĉe, la aerdefenda trupo de Saud-Arabio interkaptis la misilon. Estis la unua fojo, ke la grupo Houthi pafis misilon al la saud-arabia ĉefurbo, de post kiam Saud-Arabio kaj aliaj landoj komencis militan operacon kontraŭ la grupo antaŭ pli ol du jaroj.

La Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris en deklaro, ke Kataro opinias, ke iu ajn rekta aŭ nerekta atako kontraŭ civiluloj estas ago malobservanta internacian leĝon, kaj ĝi oponas tiajn agojn. La ministerio urĝas ampleksan dialogon por eviti malboniĝon de la situacio, fini la internan militon en Jemeno kaj revenigi la landon al stabileco. La deklaro reasertis, ke Kataro subtenas la pacan iniciaton de la golfo kaj rilatajn rezoluciojn de UN.

Lokaj amaskomunikiloj raportis dimanĉe vespere, ke la belga antaŭesplora juĝisto liberigis sub kondiĉoj elpelitan katalunan gvidanton Carles Puigdemont kaj kvar eksajn membrojn de lia kabineto, kiuj sin prezentis al la belga polico dimanĉe matene.

Laŭ Paul Bekaert, belga advokato de Puigdemont, ili ne povas iri el la belga teritorio sen interkonsento de la antaŭesplora juĝisto, devas loĝi ĉe fiksita adreso kaj prezenti sin al ĉiuj proceduroj aŭ al ĉiuj kunvokoj de la juĝaj kaj policaj aŭtoritatoj.

Puigdemont kaj la kvar eksaj membroj de lia registaro estas akuzitaj de la hispana registaro, same kiel la aliaj ok eksaj membroj de la kabineto, pri ribelo, ribelintenco kaj malversacio de publikaj fondusoj post la unuflanka deklaro de sendependeco de la regiono en la 1a de oktobro.

La kvin homoj atingis Bruselon en la 30a de oktobro, kaj Puigdemont diris en gazetara konferenco en la sekva tago, ke li ne serĉas politikan azilon en Belgio.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin