Emociaj momentoj kaj brila "familio" de Teo kaj Amo - Noto pri filmfestivalo Teo kaj Amo

(GMT+08:00) 2017-11-07 16:22:25     Redaktoro:Ĝoja

Salutparolo de Mark Fettes

Karaj amikoj, estimataj honoraj gastoj, ĉarmaj gvidantoj de nia ceremonio, bonan vesperon!

Estas granda honoro por mi stari ĉi tie kiel via gasto kaj ankaŭ kiel prez. de UEA, la plej granda tutmonda asocio de la parolantoj de la lingvo Esperanto. Esperanto ludis signifan rolon en la historio kaj disvolviĝo de Ĉinio jam pli ol cent jarojn kaj precipe dum pli ol cent jaroj Ĉinio ludis gravan rolon en la disvolviĝo de la Esperanto-komunumo tutmonde. Per Esperanto diskoniĝis la atingoj de Ĉinio sur la kampoj de arto, scienco, ekonomio, socio, tekniko en pli ol cent dudek landoj tra la mondo. Per tio Ĉinio samtempe ligis tutmondan esperantan kulturon per siaj verkoj kaj siaj agadoj.

Nun per la internacia filmkonkurso „Teo kaj Amo" malfermiĝis nova kampo por nia kunlaboro, kaj tion ni povas ĉiuj sperti ĉivespere, ĝi estas ege bona kuniĝo de tiuj du temoj Teo kaj Esperanto, tion mi ĵus aŭdis de la antaŭa parolanto, teo havas grandan kulturan signifon en la mondo, teo efikas kunigi la homojn kaj teo ankaŭ plibonigas la vivon de individuoj. Same Esperanto malfermas al individuoj pordon al la mondo kaj donas spiritan senton pri aparteno al la tuta homaro. Esperanto kunigas la homojn, kreas novajn amikecojn, novajn formojn de kunlaboro, kaj Esperanto ankaŭ signifas kulturon, kiun ĉiuj homoj en la mondo egale povas partopreni kaj kunkrei.

Mi ĝojas ĉivespere dividi kun vi kelkajn frutojn en tiu kultura agado. Fine, mi volas esprimi mian elkoran dankon al niaj gastigantoj ĉi tie, la gubernio Dushan, la insituto de te-kulturo sub Zhejiang-a Agrikultura kaj Forstokultura Universitato kaj te-entreprenoj, kiu subtenis nin, kaj al niaj amikoj en Ĉina Radio Internacia, kiu ne nur iniciatis sed ankaŭ gvidis la konkurson. Estas granda honoro por mi esti ĉi tie.

Koran dankon!

Mark Fettes
Prez. de UEA

1 2 3 4

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin